Stelario
Aspekto
Stellaria | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Stellaria graminea
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Stelario[1] (science: Stellaria) estas genro el familio de kariofilacoj.
Al stelario apartenas ĉirkaŭ 120 specioj.[2]
Manĝado
[redakti | redakti fonton]Eblas manĝi la foliojn krude kaj kuirite (3 minutoj sufiĉas), ekz. en salatoj, supo (aldonu kiel lasta legomo) kaj pasto.
Trinkado
[redakti | redakti fonton]Eblas uzi la planton freŝe aŭ sekigite.
Kuraca efiko
[redakti | redakti fonton]Infuzaĵo de la planto helpas kontraŭ ekzemo kaj malpliigas la iritadon pro insekto-pikoj. Tinkturo estis uzata kontraŭ astmo kaj indigestio. La teo estas diureza, stimulas digestadon kaj metabolismon. Iuj pretendas ke ĝi helpas perdi pezon.
Atentu!
[redakti | redakti fonton]Ne manĝu tro multe pro ioma kvanto da saponinoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ stelario en vortaro.net
- ↑ Stellaria en theplantlist.org. Arkivita el la originalo je 2017-09-06. Alirita 2017-03-12 .