Simtokha Dzong
Simtokha Dzong སེམས་རྟོགས་ཁ་རྫོང་། [simtokʰɑ dzoŋ] | |
---|---|
Bikŝuejo | |
Funkcia statuso: | Budhisma instituto de la dzonka lingvo |
Fondinto: | Shabdrung Ngawang Namgyal |
jaro de elkonstruado: | 1629 |
Simtokha Dzong estas bikŝuejo en la arkitektura stilo dzongo, situanta 5 kilometrojn sude de Timbuo, la ĉefurbo de Butano.[1][2] Ĝi estas ankaŭ konata kial Sangak Zabdhon Phodrang. Ĝi estis konstruita en 1629 de Shabdrung Ngawang Namgyal, kiu unuigis Butanon, ĝi estis la unua tiustila konstruaĵo en Butano. Ĝi estas grava historia monumento, hodiaŭ budhisma instituto por lernado de la dzonka lingvo. Ĝi estis antaŭnelonge renovigita.
La unua renovigado estis farita en in 1670 de Mingyur Tenpa, la tria regento (Druk Desi), kaj ĝi estis renovigita de arĥitektoj el Japanio.[1]
La budhisma instituto de lingvistiko estis starigita kiel parto de la bikŝuejo de la tria reganto, Jigme Dorji Wangchuck, pro sugesto de la reĝino Mayum Choying Wangmo Dorje en 1961.[3]
Ĝi havas sanktejon (lhakhang) kun statuo de la budho Gotamo ĉirkaŭita de ok bodisatvoj.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Pordo ĉe Simtokha Dzong
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Brown & Mayhew 2014, p. 144.
- ↑ Berry 1988, p. 33.
- ↑ Khyentse & Rinpoche 2010, p. 243.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bernier, Ronald M.. (1997) Himalayan Architecture. Fairleigh Dickinson Univ Press. ISBN 978-0-8386-3602-2.
- Berry, Steven K.. (1988-01-01) The Thunder Dragon Kingdom: A Mountaineering Expedition to Bhutan. Crowood. ISBN 978-1-85223-146-0.
- Brown, Lindsay. (1 February 2014) Lonely Planet Bhutan. Lonely Planet Publications. ISBN 978-1-74321-947-8.
- Fellowship, World Education. (1994) New Era in Education. World Education Fellowship.
- Khyentse, Dilgo. (January 2010) Brilliant Moon: The Autobiography of Dilgo Khyentse. Shambhala Publications. ISBN 978-1-59030-763-2.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Simtokha Dzong Arkivigite je 2010-01-03 per la retarkivo Wayback Machine
- https://web.archive.org/web/20130623024612/http://www.bhutan2008.bt/en/node/361