[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Silvestro la 1-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sankta Silvestro)
Papo
Papo
Silvestro la 1-a
33-a papo de la katolika eklezio
Fresko anonima de la 12-a jarcento reprezentanta la “Donacon de Konstanteno” (Romo, Baziliko de Kvar Sanktuloj Kronitaj, latine Basilica Sanctorum Quattuor Coronatorum, en Laterano)
Fresko anonima de la 12-a jarcento reprezentanta la “Donacon de Konstanteno(Romo, Baziliko de Kvar Sanktuloj Kronitaj, latine Basilica Sanctorum Quattuor Coronatorum, en Laterano)
Naskonomo nekonata
Pontifiko de 31-a de januaro? 314
ĝis 31-a de decembro 335
Antaŭulo sankta Miltiado
Sekvanto sankta Marko
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 292
en Romo, Italio
Morto 31-a de decembro 335
en Romo, Italio
Tombo katakombo de Priscilla [#]
Lingvoj latina lingvo [#]
Sanktulo
Festotago 31-a de decembro
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Silvestro (n. fine de la 3-a jarcento, eventuale en 292, m. la 31-an de decembro 335, latine SylvesterSilvester) estis kristana sanktulo kaj papo. Li estis papo Silvestro la 1-a dum 314-335, sekvinte post Sankta Miltiado sur la papa trono; lin mem sekvis Sankta Marko (Marcus). Li papiĝis en la jaro post la jura agnoskiĝo de Kristanismo far la imperiestroj Konstantino kaj Licinio (j. 313).

Konstantino konstruigis por li plurajn konstruaĵojn, inter kiuj verŝajne la unua baziliko de Sankta Johano Laterano, kiu estis dum jarcentoj la ĉefa papa preĝejo. Silvestro sendis delegitojn al la Unua koncilio de Niceo en 325, la elstara eklezia okazaĵo de la epoko, kaj aktive partoprenis la polemikadon pri Arianismo. Laŭ la Donaco de Konstanteno la imperiestro donacis al Silvestro kiel papo politikan regrajton en Italio, sed la Donaco estis la fraŭda inventaĵo de mezepokaj papoj por rajtigi siajn militojn por Italio.

Kiel estas kutime ĉe multaj sanktuloj, oni festas ilian morto-tagon kiel "naskiĝotagon en la ĉielo": tial do en la eklezia kalendaro oni festas Silvestron je la 31-a de decembro, - en multaj landoj oni nomas tiun tagon, kaj la novjarajn festojn, "Silvestro".

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]