Samuel Brown
Aspekto
Samuel Brown | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1799 |
Morto | 16-an de septembro 1849 (50-jaraĝa) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | inĝeniero inventisto |
Samuel BROWN (m. la 16an de septembro, 1849) estis angla inĝeniero kaj inventisto, al kiu oni atribuis la disvolvigon de unu el la plej fruaj ekzemploj de interna eksplodmotoro, en la komenco de la 19a jarcento.
Brown, barelfaristo laŭ sia metilernado (li patentis ankaŭ plibonigojn por maŝinaro por fabrikado de bareloj kaj de aliaj ujoj),[1] estis priskribita kiel la 'patro de la gasmotoro'. Loĝante en Eagle Lodge en Brompton, nome areo de okcidenta Londono, el 1825 al 1835, li disvolvigis 'la unuan gasmotoron kiu sendube faris veran laboron kaj ja estis mekanika sukceso'. Li konstruis du motorojn por pruvaj celoj en la terenoj de la Lodge.[2]
Lia nekrologo atribuis al li la inventon de gasvakua motoro kaj de la ŝraŭba pelilo.[3]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Repertory of Patent Inventions: And Other Discoveries and Improvements, 1825, p. 439
- ↑ El: 'Roland Gardens', Survey of London: volume 41: Brompton (1983), pp. 149-55. [1] Arkivigite je 2007-06-09 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 20an de marto 2019.
- ↑ Died, Shipping & Mercantile Gazette, 18 Sep 1849
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Horst O.Hardenberg, The Middle Ages of the I.C.Engine, Warrendale, 1999, paĝoj 97–114.