Salmoneo
Salmoneo | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Eolo |
Patrino | Enareto |
Edzo/Edzino | Alcidice • Sidero |
Infanoj | Tiro |
Laŭ la helena mitologio, Salmoneo (el la greka Σαλμωνεύς, «amata de la diino Salmo») estis perversa[1] reĝo de Tesalio kaj Eliso, kaj fondinto de la urbo Salmonio, en okcidenta Mesenio[2]. Li estis filo de la reĝo Eolo, eponimo de la eolianoj, kaj de Enareto (ankaŭ nomataj Laodico aŭ Ifiso, laŭ alternativaj versioj); do fratoj liaj estis Atamaso, Sizifo[3], Kreteo, Periero, Dejoneo, Kanako, Alkiono kaj Perimedo. Diversaj rakontoj asertas tamen, ke li estis filo de Atamo[4], aŭ de Zeŭso kaj Protogenio.
Salmoneo regis Tesalion kelkajn jarojn, sed poste li gvidis koloniigan ekspedicion de eolianoj al okcidenta Peloponezo. En Mesenio, li fondis la urbon Salmonio, proksime de la fonto de Enipeo, loka rivero alfluanta en Alfeon[4]. Li prezidis la unuajn funebrajn ludojn en Grekio: tiujn honore al Azano, filo de Arkaso. Pro tio, ke la spektantaro sciis nenion pri ĉar-konkursoj, oni ne liberigis la vojon de la konkursantoj, kaj partoprenanto nomiĝinta Etolo surveturigis kelkajn el ili. Princino Apiso mortis pro tio, do Salmoneo elpatrujigis Etolon, kiu donis sian nomon al la lando de li koloniita pro la ekzilo[5].
Salmoneo havis filinon, la belegan princinon Tiro, sed lia edzino Alkidiko mortis dumnaske. Post kelkaj jaroj, Salmoneo edziniĝis denove, al Sidero[6], kiu kruele mistraktadis sian duofilinon, ĉar ŝi kulpis Tiron pri ilia ekzilo el Tesalio. Salmoneo kaj sia frato Sizifo malamis unu la alian, ĉar tiu lasta estis la plej maljuna, do la logika heredinto de Eolo anstataŭ lia frato. Sizifo konsideris sian fraton uzurpinto, kaj pro scii la manieron lin mortigi li konsultis apolonan orakolon. La divenisto aŭguris ke se li edziĝus al sia nevino Tiro, ili ekhavus infanojn kiuj mortigos Salmoneo. Sciante nenion, Tiro konsentis, edziniĝis al sia onklo kaj naskis du bebojn al li. Sed kiam ŝi malkovris la veran celon de ilia geedziĝo, ŝi mortigis sian idaron, plendolore sed fidele al ŝia patro. Ruze, Sizifo publike kulpis Salmoneon pri la krimo, do la loĝantaro forpelis la reĝan familion el la lando.
Laŭ alternativa aŭ kompletiga versio, Tiro enamiĝis en Eliso al la rivero Enipeo, kiu rifuzis ŝiajn proponojn. Tamen, Pozidono profitis la sentojn de la princino kaj, aliformite en Enipeo, allogis kaj seksperfortis ŝin. El tiu fia ago naskiĝis la ĝemeloj Peliaso kaj Neleo[7]. Tiro rakontis la okazintaĵojn al sia patro, sed Salmoneo kredis nenion, pensis ke Sizifo kulpis pri la gravedon de sia filino kaj ordonis forlasi la bebojn en monto kaj eĉ mortigi la princinon, sed la venĝo de Zeŭso evitis tion[8]. Plia versio rakontas ke estis Tiro, tiu kiu lasis siajn filojn en kamparo, pro timo al la reago de Sidero[9].
Salmoneo iĝis tiel orgojla kaj malpia reĝo, ke li neis oferadon al la gedioj kaj eĉ ordonis liajn regatojn honori lin laŭ la epiteto Zeŭso. Li konstruis latunan ponton, sur kiu li rapidege veturis per sia militĉaro por tiel imiti tondron. Por pliigi la efikon, li ligis sekigitan ladon kaj kaldronojn al la ĉaro, dum li ĵetis torĉojn en la aeron por reprezenti fulmojn. Kelkaj el tiuj torĉoj bruligis senkulpajn homojn, do Salmoneo iĝis ege malamata de sia popolo. Pro tiu hibrisa peko, la vera Zeŭso frapis lin per sia tondrokojno kaj detruis la salmonean ĉefurbon kaj ĝian loĝantaron[9][10][11][12]. Laŭ Vergilio, Salmoneo ricevis plian punon en Tartaro, kie oni suferigis lin por ĉiam[13].
Kontraŭ ĉia probablo, la filoj de Tiro kaj Pozidono fine supervivis kaj, plenkreskite, murdis Sideron kaj liberigis ilian patrinon. Neleo deklaris sin reĝo de la lando, kaj fondis novan ĉefurbon, Pizon. El ili fondiĝis reĝa familio kies membroj elstaris en multaj mitaj rakontoj, kiaj tiu pri la troja milito aŭ la ekspedicio de la argonaŭtoj.
Sofoklo teatrigis la travivaĵon de Salmoneo per perdita verko, samnoma.
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Tesalio | Poste: |
---|---|---|
Eolo | Salmoneo | Sizifo |
Antaŭe: | Mitaj reĝoj de Salmonio | Poste: |
---|---|---|
- | Salmoneo | Neleo |
Interpretado
[redakti | redakti fonton]Laŭ Frazer, oni supozis ke la unuaj grekaj reĝoj kapablis produkti pluvon por kreskigi la kultuvaĵojn, per imitado de tondro kaj fulmo en la karaktero de Zeŭso[14]. Laŭ Kranono, troviĝis en Tesalio bronza milita ĉaro, kiun onis frapadis dum arida periodo por, kune kun preĝoj kaj oferoj, alvoki pluvon[15].
Joseph Warton konsideris ke per la priskribo de Salmoneo en Tartaro, Vergilio celis kontraŭi la tiaman kutimon diigi homojn. Tamen, la plimulto de la mitologiistoj taksas tiun interpreton erara, ĉar ĝi ne koheras kun la ĝenerala sinteno de la vergilia verkaro.
Reinach asertis ke la rakonto pri Salmoneo frapita de fulmo estas simpla misinterpreto de bildo, sur kiu tesalia magiisto aperis portante pluvon kaj fulmadon el ĉielo. El tio devenis la ideo, ke li estis viktimo de la venĝemo aŭ ĵaluzo de Zeŭso kaj ke la bildo prezentis lian punon[16].
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Salmoneo ĉe Online Encyclopedia Arkivigite je 2013-02-02 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Salmoneo ĉe Theoi.com
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Heziodo. Katalogo de virinoj, frag. 4.
- ↑ Strabo. Geografio, 8.3.32.
- ↑ Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.3.
- ↑ 4,0 4,1 Higeno. Poezia astronomio, 2.20.
- ↑ Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 8.3-4.
- ↑ Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.9.8. Greka teksto ĉe Wikisource.
- ↑ Homero. Odiseado, 11.235.
- ↑ Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 6.7.1-3.
- ↑ 9,0 9,1 Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.9.7-8.
- ↑ Higeno. Fabulae, 60 kaj 61. Latina teksto ĉe Bibliotheca Augustana.
- ↑ Strabo. Geografio, 8.356.
- ↑ Manilio. Astronomio, 5.91.
- ↑ Vergilio. Eneado, 6.585.
- ↑ Frazer. Early History of the Kingship (1905). Vidu ankaŭ Golden Bough, 1. paĝ. 82 (1900).
- ↑ Antigono el Karisto. Historiae mirabiles, 15
- ↑ Joseph Reinach. Revue archéologique, 1.154 (1903).