Sakis Rouvas
Sakis Rouvas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Αναστάσιος Ρουβάς |
Aliaj nomoj | Σάκης Ρουβάς • Sakis Rouvas |
Naskiĝo | 5-an de januaro 1972 (52-jaraĝa) en Korfuo |
Lingvoj | moderna greka • angla |
Ŝtataneco | Grekio |
Familio | |
Edz(in)o | Katia Zygouli (en) (2011–) |
Amkunulo | Katia Zygouli (en) |
Okupo | |
Okupo | kantisto koreografo entreprenisto pianisto modelo muzikproduktisto kantoverkisto filmaktoro nightclub owner (en) atleto dancisto filmproduktoro televida prezentisto aktoro komponisto entreprenisto mododezajnisto |
TTT | |
Retejo | https://sakisrouvas.com |
Anastasios "Sakis" Rouvas (greke: Αναστάσιος "Σάκης" Ρουβάς) estas kantisto kaj gimnastikisto de Grekio. Li naskiĝis la 5-an de januaro 1972 en Korfuo, Grekio.
Ekde tre juna li komencis ricevi plurajn premiojn en diversaj urboj kaj festivaloj kaj konkursoj en Grekio pro gimnastiko kaj kantado. Krom tio li ankaŭ kunlaboris kaj kunkantis kun aliaj grekaj steluloj kaj Pepsi kontraktis lin por komerc-kampanjo en Grekio.
La 2004 estis la plej bona jaro de lia artisma kariero kiam estis elektita por reprezenti Grekion en la Eŭrovido-Kantokonkurso de tiu jaro per la kanto "Shake it", kaj kvankam li ne gajnis, atingis la trian lokon. Samjare li kantis en la prezentado de la Olimpikaj Ludoj.
En 2006 kantis en la elekto-evento de Eŭrovido en Grekio. La elektokomisiono denove decidis sendi lin al Eŭrovido-Kantokonkurso 2009 (Moskvo), kun la kanto This is our night.
Diskaro
[redakti | redakti fonton]Muzikalbumoj
- Sakis Rouvas (1991)
- Min antistekesai (1992)
- Gia sena (1993)
- Aima, dakria & idrotas (1994)
- Tora archizoun ta dyskola (1996)
- Kati apo mena (1998)
- 21os Akatallilos (2000)
- Ola kala (2002)
- Remixes (2003)
- To chrono stamatao (2004)
- S´echo erotefthei (2005)
- Live Ballads (2006)
- Irthes (2008)
- This is our night (2009)