Sordillos
Sordillos | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09128 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 21 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 28′ N, 4° 6′ U (mapo)42.461666666667-4.1069444444444Koordinatoj: 42° 28′ N, 4° 6′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 823 m [+] | ||
Areo | 8 km² ( 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sordillos [+] | |||
Sordillos [sorDIljos] estas loĝloko kaj municipo en la okcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Odra-Pisuerga.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio, formita de loĝlokoj Mahallos kaj Sordillos, okupas totalan areon de 7,733 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 28 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 15 el 1991.
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | 2007 | 2010 | 2012 |
---|---|---|---|---|---|---|
43 | 35 | 30 | 31 | 29 | 32 | 25 |
Ĝi distas 50 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, mezvoje inter Villadiego kaj Melgar de Fernamental.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Historie aperis ankaŭ literumadoj kiel Sordiellos kaj Sordillos de Sotabellanos. Fruaj mencioj estis de 1144 kaj 1166 (fondo de monaĥejo). En la 12-a jarcento ĝi apartenis al Alfoz de Treviño.
Sordillos formis parton de la kvaropo Odra en la partido de Villadiego, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. Muze de la 19-a jarcento ĝi aligis Mahallos.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj.
Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Petro, la ermitejo de Sankta Ana, mezepoka ponto kaj muelejoj.