Neognatoj
Neognatoj | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Neognathae Pycraft, 1900 | ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
La Neognatoj (Neognathae) formas unu el la du subklasoj de la Birdoj kaj subkomprenas per siaj proksimume 9000 specioj la plej grandan parton de la diverseco de la birdoj.
La plej granda rekonilo, kiu distingas la Neognatojn de la Paleognatoj, estas la strukturo de la palato. Al Neognatoj mankas la „Pterigoido-palata-komplekso“ (PPC), kunfiguriĝo de ostoj konsistanta el pterigoido (flugil-osto), palateno (palat-osto) kaj vomero. Malsimile al la Paleognatoj, krom tiu ne ekzistas alia speciale eminenta karakterizilo. Inter la Neognatoj ekzistas kaj flugantaj kaj ne flugantaj birdoj, kiel la Pingvenoj, la Kakapoj, kiuj apartenas al la Papagoj, kaj la Kaguoj, kiuj estas propra familio. La plej granda Neognato estas la Kondoro (Vultur gryphus) kun longeco de 1,30 metroj kaj flugilvasteco de ĝis 3,20 metroj.
La unuaj fosile konservitaj Neognatoj originas el la malfrua Kretaceo, antaŭ proksimume 70 milionoj da jaroj. La nomo jam indikas, ke ili laŭ tradicia opinio evoluis el la Paleognatoj. Sed tiu opinio pri la sistematiko pridubiĝis per esploroj je mitokondria DNA, laŭ kiuj la origina disiĝo ne okazis inter Paleognatoj kaj Neognatoj, sed, en la frua Kretaceo, antaŭ proksimume 110 milionoj da jaroj, inter Paseroformaj birdoj kaj ĉiuj aliaj birdoj. El tiu perspektivo la ecoj de la Neognatoj estas la originaj, dum tiuj de la Paleognatoj supozeble evoluis per neotenio, tio estas la daŭrigo de ecoj de la junbesto en la adoltaĝon. Laŭ tio la Paleognatoj estus nur grupo ene de la Neognatoj, kiuj tiel ne plu formus monofilumikan taksonon, tio signifas, ke ili ne plu ampleksus ĉiujn idojn de sia komuna praulo, ĉar tiu ja estus la komuna praulo de ĉiuj vivantaj birdoj.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La Neognatojn oni subdividas je jenaj 26 ordoj:
- Alcedoformaj birdoj (Alcediniformes)
- Anseroformaj birdoj (Anseriformes)
- Apodoformaj birdoj (Apodiformes)
- Cikonioformaj birdoj (Ciconiiformes)
- Falkoformaj birdoj (Falconiformes)
- Fenikopteroformaj birdoj (Phoenicopteriformes)
- Gavioformaj birdoj (Gaviiformes)
- Gruoformaj birdoj (Gruiformes)
- Kaprimulgoformaj birdoj (Caprimulgiformes)
- Karadrioformaj birdoj (Charadriiformes)
- Kokoformaj birdoj (Galliformes)
- Kolioformaj birdoj (Coliiformes)
- Kolomboformaj birdoj (Columbiformes)
- Koracioformaj birdoj (Coraciiformes)
- Kukoloformaj birdoj (Cuculiformes)
- Paseroformaj birdoj (Passeriformes)
- Pegoformaj birdoj (Piciformes)
- Pelikanoformaj birdoj (Pelecaniformes)
- Podicipoformaj birdoj (Podicipediformes)
- Procelarioformaj birdoj (Procellariiformes)
- Psitakoformaj birdoj (Psittaciformes)
- Pterokloformaj birdoj (Pteroclidiformes)
- Sfeniskoformaj birdoj (Sphenisciformes)
- Strigoformaj birdoj (Strigiformes)
- Turnicoformaj birdoj (Turniciformes)
- Upupoformaj birdoj (Upupiformes)
La paseroformaj birdoj kun siaj 5300 specioj entenas la je distancego plej grandan varion da specioj.