Nancio
Nancy | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Placo de la Respubliko
| |||
komunumo en Francio urbego vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Urbo | ||
Lando | Francio | ||
Regiono | Grand Est | ||
Departemento | Meurthe-et-Moselle | ||
Arondismento | Nancy (ĉefurbo) | ||
Kantono | Ĉefurbo de 4 kantonoj | ||
Komunumaro | Communauté urbaine du Grand Nancy | ||
Ĝemelurboj | |||
INSEE kodo | 54395 [+] | ||
Poŝtkodo | 54000 | ||
Aŭtokodo | 54 | ||
Telefonkodo | 03 83 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde 2014-2020) | S-o Laurent Hénart | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 104 072 (2013) | ||
Loĝdenso | 7 021 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 42′ N, 6° 11′ O (mapo)48.6927777777786.1836111111111Koordinatoj: 48° 42′ N, 6° 11′ O (mapo) | ||
Alto | 212 m (de 188 al 353 m) | ||
Areo | 15,01 km² (1 501 ha) | ||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nancy, France [+] | |||
Eksĉefurbo de la dukoj de Loreno, Nancio (franclingve Nancy [nãsi:]) estas franca urbo kaj prefektejo, kiu lokiĝas en la departemento Meurthe-et-Moselle kaj en la regiono Grand Est.
Ĝi havis proksimume 105 000 loĝantojn en 2013 kaj estas la dua plej loĝata urbo en Loreno post Metz laŭ la nombro de enurbaj loĝantoj.
Nancy estas ankaŭ la unua urba kunigo de Loreno kaj la 13-a el Francio.
Ĝi estas ankaŭ la 5-a universitata urbo el Francio.
Ĝia urbestro estis Laurent Hénart de 2014 ĝis 2020, post André Rossinot kiu oficis 21 jarojn de 1983 ĝis 2014.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Situo
[redakti | redakti fonton]Nancio lokiĝas en nordorienta parto de Francio inter kelkaj montetoj kiuj estas arbaraj montplataĵoj. Do la urbo lokiĝas en duona pelvo, malfermita al oriento, al Parizo. La rivero Meŭrto (la Meurthe) estas la orienta limo de la urbo. Tiu ĉi rivero ne estas navigebla por veturigo per akvo.
Nancio lokiĝas sur ĵurasa ŝtonaĵ-tavolo, pli precize sur Liaso (suba Ĵuraso)[1].
La kontinentaj influoj estas rimarkindaj. Vintroj estas nubgrizaj kaj malvarmaj, someroj sufiĉe varmaj sed ne tre sunbrilantaj.
Nebuloj estas maloftaj en la ĉirkaŭaĵo de Nancio, kontraŭe ventoj fortaj estas ege maloftaj.
Lokoj kaj antaŭurboj
[redakti | redakti fonton]Beauregard, Boudonville, Buthégnemont, Haussonville, Haut-du-Lièvre, Saint-Nicolas, Saint-Jean, Saurupt, Trois-Maisons estas ĉiuj lokoj kaj eksantaŭurboj ekster la muroj inkluditaj en la urbo iom post iom laŭ ĝia kresko kaj ĝia historio. La urbo nun kreskas orienten, en la kvartalo nomita Rives de Meurthe, inter la rivero Meurthe kaj la kanalo de Marne ĝis la riverego Rejno.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]Najbaraj komunumoj de la urbo Nancio kuniĝas en la interkomunumreto Communauté urbaine du Grand Nancy, kies loĝantoj nombriĝas 270 000.
8 urboj najbaras Nancion. Per 35 000 loĝantoj, Vandœuvre-lès-Nancy estas la dua plej loĝanto-enhava urbo de Meurthe-et-Moselle kaj do la dua de la interkomunumreto. Sekvas malantaŭe Laxou (15 898 loĝantoj) kaj Villers-lès-Nancy (15 700 loĝantoj), Saint-Max, Malzéville, Maxéville, Tomblaine kaj Jarville-la-Malgrange.
La urba kunigo estas sentrua kaj loĝata forte (350 000 loĝantoj), la komunumoj de la interkomunumreto estas konsiderataj kiel partoprenantaj en la urbo ; la komunumoj konsiderataj kiel ĉirkaŭurboj foraj ne estas enigataj. Notinde, la Metroplo de la granda Nancio estas la unua el Loreno, la urba areo de Nancio enhavas 410 000 loĝantojn. Do Nancio estas la 13-a franca metropolo (fonto INSEE).
Historio
[redakti | redakti fonton]Nancy estas la eksĉefurbo de la iama Duklando Loreno.
La unua dokumenta mencio de Nancio datiĝas el la jaro 1061. Dum la batalo apud Nancio, la 5-an de januaro 1477, mortis Karlo la Brava, duko de Burgonjo.
Famaj personoj naskiĝintaj en Nancio
[redakti | redakti fonton]La duko de Loreno Francisko la 1-a Stefano (1708-1765), kiu poste iĝis imperiestro de la Sankta Romia Imperio, naskiĝis en Nancio.
Same kiel :
- Antoine Drouot (1774-1847), generalo de Napoléon Bonaparte, kromnomigita "la Saĝulo de la Granda Armeo",
- la marŝalo Louis Hubert Gonzalve Lyautey (1854-1934),
- Léopold Sigisbert Hugo (1773-1828) imperia generalo kaj patro de Victor Hugo,
- Virginie Mauvais (1797-1892), instruistino, oficirino de publika instruado, alinomigita dojenino de publika instruado.
- François Édouard Virlet kolonelo (18-a de februaro 1810 - 24-a de decembro 1889 en Fontainebleau) ;
En la urbo ankaŭ kelkaj artaj personoj naskiĝis :
- la gravuristo kaj pentristo Jacques Callot (1592-1635),
- la ceramiko-vitristo Émile Gallé (1846-1904),
- la desegnisto Lefred-Thouron,
- la teatroverkisto Charles Palissot de Montenoy (1730-1814), dramaturgo admiranto de Voltaire, sed kritikita paradokse tre ofte kiel kontraŭanto de la partio de la filozofoj ĉefe pro sia kritiko de Diderot,
- Jean-François de Saint-Lambert, militisto, filozofo, fabelisto kaj poeto lorena kaj post 1766 franca,
- la verkisto Edmond de Goncourt (1822-1896), fondinto de la Akademio Goncourt,
- la pentristo Aimé Morot (1850-1913),
- Pierre Schaeffer (1910-1995), inventisto de konkreta muziko,
- la kantistino Catherine Sauvage (1929-1988),
- Daniel Denise, fotisto (1955-)
- la kantisto Charlélie Couture (1956-) kaj lia frato Tom Novembre (1959-),
- Virginie Despentes, aktorino kaj verkistino (13-a de junio 1969), kiu aludas sian naskiĝurbon aŭ ĉirkaŭaĵojn de tiu urbo en libroj (Teen Spirit, Bye Bye Blondie),
- Sophie Loubière (1969-), ĵurnalistino, produktistino, verkistino, specialigita pri kina muziko.
- Najoua Belyzel, franca kantistino (15-a de decembro 1981 en Nancio);
El la plej famaj sciencistoj, la matematikistoj Henri Cartan (1904- ) kaj precipe Henri Poincaré (1854-1912) estas ĉefaj personoj en tiu fako. Ankaŭ naskiĝis tie René Blondlot (1849-1930), aŭtoro de unu el la plej gravaj eraroj dum la 20-a jarcento pri eksperimenta fiziko kun la No-radioj, sed li ankaŭ faris gravajn sciencajn esplorojn. La biologiisto François Jacob (naskiĝis tie la 17-an de junio 1920).
La ĝardenkulturisto François Félix Crousse naskiĝis, laboris kaj mortis en Nancio.
Pri politiko, menciinda estas François Chérèque, sekretario de Konfederacio Franca Demokratia pri Laboro (CFDT) ekde 2002, naskiĝis en Nancio la 1-an de junio 1956.
Pri sporto, oni povas listigi Jean-Louis Schlesser (1948-), venkinto de Ralio Parizo-Dakaro je 1999 kaj 2000 kaj ankaŭ la futbalisto Olivier Rouyer kiu profesias internacie.
Aliaj famaj personoj
[redakti | redakti fonton]- Claude Petit Jean, muzikisto, komponisto (1562-1592) ;
- Stanislas Leszczyński, reĝo de Pollando kaj poste duko de Loreno kaj bopatro de Ludoviko la 15-a, kiu realigis la plej famaj konstruaĵoj de Nancio ;
- Charles Hyacinthe Leclerc de Landremont, generalo mortis en Nancio ;
- Émile Coué, franca psikoterapiisto, verkinto de la fama metodo kiu havas lian nomon (26-a de februaro 1857 en Troyes - 2-a de julio 1926 en Nancio) ;
- Maurice Barrès, verkisto kaj politikisto (1862-1923) ;
- Guy Ropartz, komponisto, direktoro de la skolo de muziko de Nancio (1864-1955) ;
- Arsène Lejeune, arkitekturo, kiu faris grandajn konstruaĵojn antaŭ labori pri la urbo de Parizo (1866 - 1938) ;
- Sigmund Freud, en Nancio apud Ambroise-Auguste Liébeault kaj Hippolyte Bernheim en 1889 ;
- Madeleine Barbulée, franca aktorino (1910-2001) ;
- Jack Lang kaj Monique Buczyński ;
- Roger Piantoni, internacia futbalisto (1931) ;
- Jean-Claude Berthon, ĵurnalisto, kreinto de la revuo Disco-Revue, (1942-2005) ;
- C. Jérôme (21-a de decembro 1946-14-a de marto 2000), vere nomita Claude Dhôtel, kantisto, kiu travivis sian infanecon en la eta vilaĝo Champenoux apud Nancio ĉe siaj geavoj. Notinde unu el siaj kanzonoj nomiĝas Nancy.
- Ségolène Royal (1953-), politikistino, kiu akiris la akademian gradon pri ekonomiko en la Universitato Nancio 2.
Famaj personoj kiuj instruis en Nancio:
- Michel Platini, futbalisto internacia (1955) kaj prezidento de UEFA ekde 2006 ;
- Patrick Dupond, steldancisto (direktoro arta de la Franca Baleto de Nancio en 1988) (14-a de marto 1959) ;
- Hervé Bize, artgaleriisto kiu havas artistan galerion en Nancio (1966);
- Sophie Loubière, ĵurnalistino, verkistino, fakistino pri filmaj muzikoj ;
- Anne-Sophie Mathis, ĉampionino de bokso (1977) ;
- Les amis d'ta femme, franca muzikgrupo (de 1997) ;
- Fin de siècle, muzikgrupo (de 1999) ;
- Rachid Wallas repisto ;
- Jean-Baptiste Werner, ĵurnalisto, membro de la redakcio de la televidkanalo Direct8 kaj de la ĉiutagaj ĵurnaloj Directsoir kaj Matinplus ;
- Dominique Strauss-Kahn, franca politikisto ;
- Jack Lang, franca politikisto ;
- René Haby, franca politikisto ;
- Henri Leon Lebesgue, matematikisto ;
- Régis Debray, profesoro pri studioj de amaskomunikiloj ;
- Laurent Schwartz, matematikisto, medalo Fields ;
- Jean-Yves Le Déaut, franca politikisto, profesoro pri biokemio ;
Heraldiko
[redakti | redakti fonton]La urba blazono bildiĝas dekstre.
Demografio kaj statistikoj
[redakti | redakti fonton]La urbo, kiu estas eta kaj dense loĝita (1 501 hektaroj, 6 902 loĝantoj po km²), ekde longtempe kreskis en aglomerita urba zono en la ĉirkaŭaj komunumoj ĉar la urbcentro jam plenkreskis.
1697 | 1790 | 1876 | 1936 | 1954 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2004 | 2007 | 2008 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
10 000 | 30 000 | 66 000 | 121 301 | 124 836 | 128 677 | 123 428 | 107 902 | 96 317 | 99 351 | 103 605 | 104 600 | 105 349 | 106 361 |
Post 1962, la loĝantaro malkreskis rapide, sed tio estis urba disvastigo, ne vere malkresko. Efektive, samtempe la interkomunuma loĝantaro kreskis senhalte ekde 270 000 loĝantoj je 1962 ĝis 330 000 je 1999. Tiun diluon de loĝantoj klarigas la plimultigo de veturiloj kaj altigo de vivnivelo de loĝantoj. Do ili volis loĝejojn pli grandajn. Ekde dekjaro, la urbo provas lanĉi konstruojn de loĝejoj en la malmultaj spacoj eblaj. Tiu politiko klarigas la etan kreskon.
Salajraj dungoj | 1989 | 2000 |
---|---|---|
Terkulturado | 538 | 698 |
Industrio | 30 239 | 23 386 |
Konstruo | 9 638 | 8 545 |
Komerco | 19 424 | 20 680 |
Servicoj | 95 113 | 110 048 |
Sumo | 154 952 | 163 357 |
Administrado
[redakti | redakti fonton]Kantonoj
[redakti | redakti fonton]Nancio disiĝas en 4 kantonoj:
- la orienta kantono enhavas 23 423 loĝantojn ;
- la norda kantono enhavas 24 863 loĝantojn ;
- la okcidenta kantono enhavas 32 138 loĝantojn ;
- la suda kantono enhavas 23 181 loĝantojn.
La departementaj elektitaj konsilistoj estas:
- Dominique Olivier (Socialista Partio - Nancy Orienta),
- Mathieu Klein (Socialista Partio - Nancy Norda),
- Jean-François Husson (UMP - Nancy Okcidenta).
- Nicole Creusot (Socialista Partio - Nancy Suda),
Urbestroj
[redakti | redakti fonton]Ekde franca revolucio ĝis 21-a jarcento
- grafo Custine d'Auflance de printempo 1790 ĝis 27-a de aŭgusto 1790 (demisiita)
- Étienne Mollevaut 16-a de novembro 1790 ĝis 27-a de marto 1791
- Charles Thieret 6-a de aprilo 1791 ĝis januaro 1792
- Adrien Duquesnoy 15-a de februaro 1792 ĝis aŭgusto 1793
- Jean-Jacques Beaulieu aŭgusto 1793 ĝis 4-a de septembro 1793
- Nicolas Gehin 4-a de septembro 1793 ĝis 15-a de septembro 1793
- Pierre Philip oktobro 1793 ĝis 21-a de oktobro 1793
- Emmanuel Glasson Brisse 21-a de oktobro 1793 ĝis 30-a de novembro 1793
- Mathieu Croizier 30-a de novembro 1793 ĝis 3-a de oktobro 1794
- Joseph Wulliez 8-a de oktobro 1794 ĝis 14-a de decembro 1794
- Claude Mallarme 14-a de decembro 1795 ĝis aprilo 1795
- Charles Thieret 2-a de majo 1795 ĝis 30-a de septembro 1795
- François Antoine Lallemand 3-a de oktobro 1795 ĝis 14-a de novembro 1795
- Claude Dumast 14-a de novembro 1796 ĝis 3-a de aprilo 1796
- Jean-Baptiste Genaudet 23-a de majo 1796 ĝis 19-a de marto 1797
- Jean-Baptiste Regneault 29-a de marto 1797 ĝis 23-a de oktobro 1797
- Louis-Jean Saulnier 1798 ĝis 8-a de januaro 1798
- François-Antoine Lallemand 15-a de januaro 1798 ĝis 10-a de februaro 1814
- Joseph Mique 11-a de februaro 1814 ĝis 29-a de aprilo 1815
- Payot de Beaumont (par interim) dum aprilo 1815
- François Antoine Lallemand de aprilo ĝis 26-a de junio 1815
- Antoine-Michel Mengin 26-a de junio 1815 ĝis 17-a de julio 1815
- Sébastien Mandel (demisiita) je la 17-an de julio 1815
- Payot de Beaumont 17-a de julio 1815 ĝis oktobro 1815
- Nicolas Benoist 30-a de oktobro 1846 ĝis majo 1816
- Drouot de Saint Mard 22-a de junio 1816 ĝis 4-a de aŭgusto 1816
- Regnault de Raulecourt 4-a de aŭgusto 1816 ĝis julio 1830
- Charles Moreau 2-a de aŭgusto 1830 ĝis 24-a de aŭgusto 1830
- Nicolas Tardieu 24-a de aŭgusto 1830 ĝis novembro 1831
- Charles Moreau 16-a de novembro 1831 ĝis decembro 1834
- Nicolas Welche de decembro 1834 ĝis marto 1842
- Jean Noel 11-a de marto 1842 ĝis januaro 1848
- Pierre Marchal 26-a de januaro 1848 ĝis majo 1848
- Jules Monet 10-a de majo 1848 ĝis oktobro 1849
- Jean Lemoine de oktobro 1849 ĝis julio 1852
- Henri Buquet 23-a de julio 1852 ĝis junio 1869
- Charles Welche 30-a de junio 1869 ĝis 22-a de januaro 1872
- Auguste Bernard 14-a de marto 1872 ĝis aŭgusto 1879
- Emile Adam 20-a de majo 1888 ĝis majo 1892
- Hippolyte Maringer 15-a de majo 1892 ĝis 15-a de majo 1904
Urbestroj dum 20-a kaj 21-a jarcentoj:
- Hippolyte Maringer 15-a de majo 1892 ĝis 15-a de majo 1904
- Ludovic Beauchet 7-a de julio 1904 ĝis majo 1912
- Joseph Laurent 19-a de majo 1912 ĝis 23-a de aŭgusto 1914
- Gustave Simon 23-a de aŭgusto 1914 ĝis 7-a de decembro 1919
- Henri Mengin 10-a de decembro 1919 ĝis majo 1925
- Emile Devit 17-a de majo 1925 ĝis majo 1929
- Marie-Joseph Malval 19-a de majo 1929 ĝis 13-a de majo 1933
- Charles-Victor Noel 18-a de junio 1933 ĝis 15-an de decembro 1933
- Camille Schmitt de decembro 1933 ĝis septembro 1944
- Jean Prouve 15-a de septembro 1944 ĝis 18-a de majo 1945
- Pierre Donzelot 18-a de majo 1945 ĝis 14-a de marto 1946
- Henry Sirguey 25-a de marto 1946 ĝis 19-a de oktobro 1947
- Lionel Pellerin 26-a de oktobro 1947 ĝis 10-a de majo 1953
- Raymond Pinchard 10-a de majo 1953 ĝis 22-a de aŭgusto 1961 (morta)
- Pierre Weber 9-a de septembro 1961 ĝis 1969 (demisiita)
- André Rosambert 8-a de januaro 1970 ĝis 12-a de februaro 1970
- Marcel Martin 17-a de februaro 1970 ĝis marto 1977
- Claude Coulais 23-a de marto 1977 ĝis 12-a de marto 1983
- André Rossinot de 12-a de marto 1983 ĝis 6-a de aprilo 2014
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton][1] Arkivigite je 2010-01-24 per la retarkivo Wayback Machine
[2] Arkivigite je 2011-08-30 per la retarkivo Wayback Machine
[5][rompita ligilo]
- Cincinnati, Usono ekde 1991
La ĝemeligo kun la urbo Pireo en Grekio haltis pro finigo de la kunrilatoj.
Kulturo
[redakti | redakti fonton]Kiel urbo el Granda Regiono, Nancio partoprenas en la programo de la eŭropa jaro de Eŭropa Kultura Ĉefurbo por la jaro 2007.
Milita konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]- kazerno Thiry konstruita de 1764 al 1769.
Urba konstruaĵaro
[redakti | redakti fonton]Sufiĉe konservita dum la jarcentoj, la variaj kvartaloj karakterizas sin per propra etoso.
La plej malnovaj konstruaĵoj de la urbo estas mezepokaj. La turo de la komandejo Saint-Jean du Vieil Aître estis konstruita dum la 12-a jarcento kaj estas la plej malnova el la videblaj konstruaĵoj de la urbo.
Malnova urbo (12-a-16-a jarcento)
[redakti | redakti fonton]Kelkaj restaĵoj de la eksaj fortikaĵoj, kiu ĉirkaŭis la mezepoka urbo, kiel la pordego de la Craffe estas de la 14-a jarcento.
La duka palaco estas 16-a jarcenta konstruaĵo. Ĝi havas notindan pordaron, laŭ flamgotika stilo, gastigas nun la muzeo de Loreno. Apudanta la palaco, la preĝejo de ŝnuristoj (église des cordeliers) enhavas la tombojn de la dukoj de Loreno.
La malnova urbo prezentas ankaŭ plurajn konstruaĵojn de la renesanco (domo Lillebonne, domo Haussonville...) kaj kelkaj domoj laŭ la klasicismo (domo Ferraris, domo de la lupoj Hôtel des Loups, ktp). Ankaŭ notinda estas la placo Saint-Epvre, en la centro de la kvartalo.
Nova urbo
[redakti | redakti fonton]Placo Stanislao (Place Stanislas)
[redakti | redakti fonton]Konstruitas inter 1752 kaj 1756 laŭ la ordono de Stanislao la 1-a, el kiu originas la nomo de la placo.
Kvartalo Leopoldo (Quartier Léopold)
[redakti | redakti fonton]Leopoldo la 1-a de Belgio plibeligis la urbon en 1837 per agrabla korto le Cour, kies la longa perspektivo rande starita de maronarboj ĝis la pordego Désilles. Malgraŭ la miksaĵo de arkitekturaj stiloj de tri jarcentoj, le Cour tenas harmonian etoson.
Secesio (Skolo de Nancio)
[redakti | redakti fonton]Kvartalo Haut-du-Lièvre
[redakti | redakti fonton]Tiu kvartalo elvokas la arkitekturon de la periodo post dua mondmilito. Interalie, domego estis la plej rektliniforma el Francio.
Aktuale
[redakti | redakti fonton]Nun, krom freŝdata renovigo de la industria kvartalo de la Meurthe kaj de la kvartalo de la stacidomo, la novaj konstruaĵoj estas ĉefe realigitaj en la ĉirkaŭurboj, ĉefe en aro de solaj domoj sudokcidente kaj sude de la urba kunigo.
Religia konstruaĵaro
[redakti | redakti fonton]la episkopujo de la diocezo de Nancio kaj Toul lokiĝas en la urbo. El religiaj konstruaĵoj en la urbo, estas :
- Turo de la ordonejo Saint-Jean du Vieil-Aître : 13-a jarcento;
- Duka kapelo kaj preĝejo de la Cordeliers (kies monaĥinejo ŝirmas muzeon pri popolaj artoj kaj tradicioj), ununava preĝejo de la 15-a jarcento, kaj kie randiĝas tomboŝirmoj de la Dukoj kaj la duka baroka kapelo de la 17-a jarcento;
- Preĝejo Saint-Sébastien : italbaroka halopreĝejo de la 17-a jarcento;
- Protestanta templo : 18-a jarcento;
- Katedralo Notre-Dame : 18-a jarcento, malofta katedralo en Francio konstruata dum tiu epoko kaj montranta importanta trezoro (katolika liturgilibro évangéliaire de 10-a jarcento);
- Preĝejo Notre-Dame-de-Bonsecours : 18-a jarcento, ŝirmas la tombon de Stanisław Leszczyński. Estas ankaŭ la paroko de poloj en Loreno;
- Ronda kapelo el monaĥinejo de Visitation de la 13-a jarcento;
- Sinagogo : konstruata en 1787 kaj pligrandigita plurfoje;
- Baziliko Saint-Epvre : 19-a jarcento, mirinda konstruaĵo novgotika beligita de 86 fenestregvitraloj, freskoj kaj meblaro skulptita.
- La urbo enhavas ankaŭ multe da aliaj religiaj konstruaĵoj de 19-a jarcento kies intereso ne estas neglektinda:
Preĝejo Saint-Léon la 9-a, baziliko Notre-Dame de Lourdes...
Parkoj kaj ĝardenoj
[redakti | redakti fonton]- Parko Sankta Maria - Parc Sainte Marie, 38 bis avenue du Maréchal Juin
- Parko Olry, 83 avenue de Strasbourg
- Parko Karlo la 3-a - Parc Charles III, 109 rue Charles III kaj 22 rue des Jardiniers
- Parko de la Arbidejo - la Pépinière, inter Place Stanislas kaj Boulevard du 26ème régiment d'infanterie
- Parko de la aerkuracadejo - Parc de la Cure d'air, 54 rue Marquette
- Parko Blondot, 4 quai Claude le Lorrain
- La akvoĝardeno, fermita, Jardin d'eau, inter kanalo kaj la stratoj Bastien Lepage kaj La Mothe
- Ĝardeno Dominique Alexandre Godron, 30 rue Sainte Catherine
- Ĝardeno de la Palaco de la garnizonestro - Jardin du Palais du Gouverneur, rue Jacquot
- Ĝardeno de la Muzeo de la Nancia Skolo, 36 rue du sergent Blandan
- Ĝardeno de la Citadelo, rue Henry Déglin
- Ĝardeno de la Belvedero, fermita, 112 rue de Boufflers
- Domo de la Verda Spaco, Parko Sankta Maria, avenue Boffrand
- Parko Varcollier, rue de Sonini
- Ĝardeno de la linda koro - Jardin du joli Coeur, 6 rue du Joli Coeur
- Ĝardeno de la Manufakturo - Jardin de la Manufacture, rue du Baron Louis - quai Claude le Lorrain
- Tereno de la globludejo - Terrain de jeux de boules, 5/7 rue de la colline
- Ĝardeno R..E.A.L.I.S.E, 16 rue Victor Hugo
- Arbareto de la Altaĵo de la Leporo - Bois du Haut du Lièvre, rue Sainte Catherine - rue Drouot
- Ĝardeno de la domo Majorelle - Jardin de la Maison Majorelle, 1 rue Majorelle
Muzeoj
[redakti | redakti fonton]- Muzeo de Loreno kaj tradicioj kaj artoj popolaj[2]
- Muzeo de la skolo de Nancio
- Muzeo de la belaj artoj (nacia muzeo)
- Akvario-Muzeo de Nancio[3]
- Muzeo de fero en Jarville-la-Malgrange
- Botanika ĝardeno de Montet en Villers-lès-Nancy[4]
Spektaklejoj
[redakti | redakti fonton]- La nacia teatro-operejo de Nancio kaj Loreno
- La ĉambro Poirel ;
- La teatro de la Manufakturo (Nacia centro de teatro, direktita de Charles Tordjman) ;
- La teatro de Mondésert ;
- La ĉambro de koncertoj Austrasique ;
- La ĉambrego de koncertoj Zénith ;
- La kultura centro André-Malraux (CCAM), en Vandœuvre-lès-Nancy ;
- La teatro Gérard-Philipe, en Frouard ;
- La ejo Jean-Jaurès, en Tomblaine ;
- La estonta regiona centro pri nunaj muzikoj L'autre Canal (la alia kanalo), malfermo prognozata je marto de 2007.
Aranĝoj
[redakti | redakti fonton]Sportoj
[redakti | redakti fonton]Aliaj
[redakti | redakti fonton]Edukado
[redakti | redakti fonton]Per la nombro de studentoj, Nancio estas sur la kvara loko inter la universitataj urboj de Francio. La tri ĉefaj altlernejoj, Politeĥnika Nacia Instituto de Loreno (INPL), Universitato Henri Poincaré kaj Universitato Nancio 2 komune havas pli ol 50 000 studentojn.
- Universitato de Loreno kun la Universitato de Nancio
- Universitato Henri Poincaré (Nancio 1)
- Universitato Nancio 2
- Politeĥnika nacia instituto de Loreno
- ICN Business School
Gastronomio
[redakti | redakti fonton]La bombono el bergamoto bergamote, eta kvarangula flava, estas specialaĵo nancia famega. Origine, ĝi estis ŝerco dubgusta de kukisto kiu parfumis bombonon per kolonjakvo, ĝi estis ekde produktita per esenco de bergamoto. Tiu ero de kolonjakvo estas frukto el la familio de citrono. Ĝi alvenas el Sicilio kaj ĝin posedis tiam la duko de Loreno Renato la 1-a de Napolo.
Krom ĝi, menciendaj estas:
- sala torto laŭ lorena maniero: quiche lorraine,
- baba (inventita de la duko de Loreno Stanisław Leszczyński),
- la pasteĉo laŭ lorena maniero: pâté lorrain,
- la mirabelo,
- la makaronoj, produktitaj ekde la 17-a jarcento, notinde ke la urboj Toul kaj Boulay produktas ankaŭ tiu specialaĵon ekde la 19-a jarcento.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Nancio estas la kvina financa loko de Francio. Ĝi enhavas interalie la regionajn sidejojn de ĉiuj francaj bankoj. En la eksa sidejo de Saint-Gobain PAM malfermiĝis Domo pri Financo.
Nancio ankaŭ estas la sidejo de la komerca kaj industria ĉambro de Loreno kaj la ĉambro de Meurthe-et-Moselle. Ĉi tiu estras la havenon de Frouard.
Esperanta vivo
[redakti | redakti fonton]La Esperanto-Grupo de Nancy estis fondita la 19-an de januaro 1903 (Laŭ "Esperantista Dokumentaro" - junio 1906). Nun ĝi havas la nomon Esperanto Nancy 54 (retpaĝaro: [6]; malnova: [7]).
En apuda Champenoux pro iniciato de la loka esperantisto Roland Genot baptiĝis "vojo de d-ro Zamenhof".
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 51 voĉdonojn (0,23% de voĉoj) en 2004, kaj 24 voĉdonojn (0,12% de voĉoj) en 2009.
Eventoj
[redakti | redakti fonton]En Nancio, okazis pluraj aranĝoj:
- en 1931, la kongreso de Fédération Espérantiste Ouvrière,
- en 1954, la kongreso de SAT.
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]- Eugène Noël (1855-1921)
- Émile Grosjean-Maupin (1863-1933)
- Henri Maresquelle (6-a de marto 1866-?)
- Jean Chapellier (?-1976)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ geologia kunteksto ĉe la akademio Nancy-Metz[rompita ligilo] (franclingve)
- ↑ ttt-ejo de la Muzeo de Loreno. Arkivita el la originalo je 2010-01-10. Alirita 2007-02-08 .
- ↑ Akvario-Muzeo de Nancio Arkivigite je 2008-11-08 per la retarkivo Wayback Machine ĉe la universitato Henri Poincaré
- ↑ Botanika ĝardeno de Montet:
- en la ttt-ejo de la konservejo kaj botanikaj ĝardenoj de Nancy[rompita ligilo] ĉe la universitato Henri Poincaré
- en la ttt-ejo de la urbo de de Vandœuvre[rompita ligilo]
- en la ttt-ejo de la urbo de Nancio[rompita ligilo]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
nokta panoramo -
nokta vidaĵo de la turo Thiers kaj de la fervoja stacidomo -
nokta vidaĵo de la Respublika Placo urbocentre -
la triumfarko vidata de la placo Stanislas -
la triumfarko pli proksime -
la placo Stanislas en 1914 -
la placo Stanislas en 2005 -
Neptuna Fontano en la placo Stanislas -
la nancia tramvojo sur pneŭoj estas fakte plibonigita buso
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo (france)
- www.mairie-nancy.fr Arkivigite je 2005-06-15 per la retarkivo Wayback Machine (france)
- La plej bela placo el tuta mondo Arkivigite je 2006-09-01 per la retarkivo Wayback Machine (france)
- esperantlingva paĝaro de la urba turisma oficejo okaze de la 250-a jubileo de la Placo Stanislas en 2005 (arkivigite)
- aktuala retejo de la urba turisma oficejo (france, angle kaj germane)