Marto de 2008
Aspekto
(Alidirektita el Marto 2008)
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en marto 2008.
30-an de marto
[redakti | redakti fonton]- Je la 2-a horo komenciĝas en multaj eŭropaj landoj la ĉi-jara somertempo, per plifruigado de horloĝoj je unu horo. Ĝi ĉesos la 26-an de oktobro.
29-an de marto
[redakti | redakti fonton]- La horo por la tero okazas je la 20-a horo lokatempe.
27-an de marto
[redakti | redakti fonton]- Ekverkiĝis la onidira 10-miliona artikolo (kalkulante ĉiun artikolon en ĉiu lingvo en ĉiu Vikipedio) pri Nicholas Hilliard en la hungara Vikipedio (hu:Nicholas Hilliard)
24-an de marto
[redakti | redakti fonton]- La Olimpia Fajro por la Pekina Olimpiko estis ekflamigata en la helena loko de Olimpio. Malgraŭ parte nuba ĉielo oni povis ekflamigi la flamon per konkavspegulo kaj de ĝi reflektitaj sunradiadoj.
23-an de marto
[redakti | redakti fonton]- Formulo Unu: Kimi Räikkönen (Suomio/Ferrari) gajnas la Grandan Premion de Malajzio en Sepang antaŭ Robert Kubica (Pollando/BMW) kaj Heikki Kovalainen (Suomio/McLaren).
- En Vatikano la ĉi-jaraj paskaj solenaĵoj atingis ĝian kulminon dum papo Benedikto la 16-a parolis la tradician benon "Urbi et orbi" (al la urbo kaj la terorbito). Inter bondeziroj en multaj lingvoj de mondo papo parolis ankaŭ en Esperanto.
22-an de marto
[redakti | redakti fonton]- La kuba kontrabasisto kaj komponisto Israel "Kaĉao" López, kiu estas rigardata kiel kunfondinto de mambo, mortas 89-jaraĝe en Miamo (Florido).
- La 57-jara kandidato de la opozicia Nacia Partio (Kuomintang), Ma Ying-Jeou, gajnas la prezidentan baloton en Tajvano kun klara antaŭeco de 58,5 procentoj.
20-an de marto
[redakti | redakti fonton]- La sidloko de estro de Banko de Japanio iĝis vaka ekde 20-a de marto, pro fino de oficdaŭro de estro Fukui Toshihiko 19-an de marto. Shirakawa Masaaki iĝis anstataŭa estro.
19-an de marto
[redakti | redakti fonton]- Mortis Arthur C. Clarke, brita verkisto kaj inventisto. Aŭtoro de romano 2001: A Space Odyssey.
15-an de marto
[redakti | redakti fonton]- Dum protestoj en Tibeto oni mortigis 80 ĝis pluraj centoj da tibetanoj batalantaj kontraŭ ĉinaj policistoj.
- Proksime de Tirano (Albanujo) okazis eksploda katastrofo en municideponejo : 17 mortintoj, 300 vunditoj.
9-an de marto
[redakti | redakti fonton]- En Francio oni balotas por elekti novajn aŭ reelekti antaŭajn urbestrojn.
- PSOE gajnas la hispanan baloton al Parlamento (prezidenteco).
8-an de marto
[redakti | redakti fonton]- Serba ĉefministro Koŝtunica demisiis.
7-an de marto
[redakti | redakti fonton]- ETA murdas eŭskan socialistan eksurbkonsiliston Isaías Carrasco. Ĉiuj partioj suspendas la politikan kampanjon por la dimanĉaj balotoj por la hispana Parlamento.
3-an de marto
[redakti | redakti fonton]- Israelo ĉesigas larĝan atakon de la Gaza-strio.
2-an de marto
[redakti | redakti fonton]- Dmitrij Medvedev iĝis elektita nova prezidento de Rusio.