Mateo-Pasiono
Aspekto
La Mateo-Pasiono estas la suferhistorio de Jesuo el Nazareto, kian ĝin prezentas la evangelio laŭ Mateo en siaj ĉapitroj Mt 26 – Mt, 27.
Muzikigoj
[redakti | redakti fonton]Inter aliaj jenaj komponistoj faris la pasionon de Jesuo laŭ Mateo objekto de pasionaj muzikoj:
- Johann Walter (proks. 1530)
- Orlando di Lasso (1575)
- Tomás Luis de Victoria (1585)
- Thomas Selle (1642)
- Heinrich Schütz (1666), vidu Matthäus-Passion (Schütz)
- Anonima (1667), t.n. Uppsala-Pasiono, verŝajne ekestinta en Lüneburg[1]
- Johann Sebastiani (1672)
- Johann Theile (1673)
- Johann Christoph Rothe (1697)
- Johann Valentin Meder (1701)
- Johann Sebastian Bach (1727/1729?), vidu Matthäus-Passion (J. S. Bach)
- Johann Theodor Roemhildt (1736)
- Georg Philipp Telemann (1730, 1734, 1738, 1742, 1746, 1750, „Danziger Passion“ 1754, 1758, 1762, 1766)
- Gottfried August Homilius
- Carl Philipp Emanuel Bach (1769, 1773, 1777, 1781, 1785, 1789)
- Ernst Pepping (1950)
- Tan Dun Akvopasiono laŭ Mateo (1999/2000)
Aliaj artaj okupiĝoj pri la Mateo-Pasiono
[redakti | redakti fonton]Matthäus-Passion estas la titolo de aŭstra muzikfilmo el 1949 kun Elisabeth Schwarzkopf (soprano), Elisabeth Höngen (mezosoprano) kaj Karl Schmitt-Walter (tenoro). Reĝisoris Ernst Marischka.
Matthäus-Passion estas ankaŭ baleto de John Neumeier pri la muziko de la samnoma pasiona oratorio de J.S.Bach.