Mongola signolingvo
Aspekto
Mongola signolingvo | |
mongole Монгол дохионы хэл Mongol doĥioni ĥel | |
signolingvo • moderna lingvo | |
---|---|
rusa signolingvo | |
Parolata en | Mongolio |
Signantoj | inter 10 000 kaj 147 000 |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | msr |
Glottolog | mong1264 |
Angla nomo | Mongolian Sign Language |
Franca nomo | langue des signes mongole |
La mongola signolingvo aŭ gestolingvo (mongole: Монгол дохионы хэл Mongol dokhiony khel) estas la signolingvo kion uzas la surduloj en Mongolio. Laŭ la estimoj de la Ethnologue Mongolio havas inter dek mil kaj cent kvardek sep mil sordulojn, sed oni ne konas kiom el ili scias la signolingvon.[1]
La unua vortaro de la mongola signolingvo estis kreita de Linda Ball, volontulo de la Paca Korpo en Mongolio.[2] En 2007 la Ministerio de Instruado, Kulturo kaj Scienco de Mongolio en kunlaborado kun la Unesko kreis alian vortaron de la gestolingvo kun ĉirkaŭ tri mil terminoj.[3]