Lucian Freud
Aspekto
Lucian Michael Freud - prononco luʊ.siː.Ən frɔɪd; naskiĝis la 8-an de decembro 1922, mortis la 20-an de julio 2011)[1] - estis germandevena brita pentristo, honorigita per la Brita Merit-Ordeno. Konata precipe pro sia dense farbigitaj portretaj kaj figuraj pentraĵoj, li konsideratas la ĉefranga brita artisto de sia tempo.[2] Liaj verkoj elstaras pro sia psikologia penetrado kaj por sia ofte malkomfortiga ekzameno de la interrilato inter la artisto kaj modelo.[3]
Lia verkaro impresis multajn aliajn samepokajn pentristojn. Ekzemplo pri tio estas la irlandano Francis Bacon, kies pentraĵo "Tri studoj pri Lucian Freud" la 12-an de novembro 2013 estis vendita kontraŭ 142,4 milionoj da usonaj dolaroj, rekordo por artaĵo en aŭkcio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ anglalingva artikolo "En aĝo de 88 jaroj mortis Lucian Freud, figurisma pentristo kiu redifinis pentradon de portretoj" de William Grimes en la gazeto The New York Times la 21-an de julio 2011.
- ↑ ekzemple en la anglalingva artikolo "La 1990-aj jaroj en revido: Vidaj Artoj", de la gazeto The Independent, tekstas "Freud fariĝas la plej granda vivanta brita artisto post lia ekspozicio en Whitechapel [de 1993]". Elŝutita la 28-an de oktobro 2012.
- ↑ anglalingva artikolo "Lucian Freud nudigita" en la gazeto The New York Times la 14-an de decembro 2007