Lambdo
Aspekto
(Alidirektita el Lambda)
Lambdo greke λαμβδα (majuskle Λ, minuskle λ) estas la 11-a litero kaj voĉo de la greka alfabeto. En la sistemo de grekaj nombroj ĝi valoras tridek. Oni prononcas ĝin l. El tio devenas la latina L, l kaj cirila Л, л.
Oni uzas ĝin en la fiziko, kiel mallongigo de ondolongo.
Litero lambdo estas ankaŭ ofte uzata kiel simbolo de GLAT-movado.