La teta asustada
Aspekto
(Alidirektita el La lakto de sufero (filmo))
La timigita mamo | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | La teta asustada |
Produktadlando | Peruo Hispanio |
Originala lingvo | hispana kaj keĉua |
Kina aperdato | 2009 |
Daŭro | 94 minutoj |
Kameraado | Natasha Braier |
Reĝisoro(j) | Claudia Llosa |
Produktisto(j) | José María Morales • Antonio Chavarrías • Claudia Llosa |
Scenaro | Claudia Llosa |
Loko de rakonto | Limo |
Produktinta firmao | Oberon Cinematogràfica Wanda Visión Q114403968 |
Honorigoj | Ora Urso |
IMDb | |
La teta asustada hispane, laŭvorte "la timigita mamo", estas perua kineja filmo el la jaro 2009. Ĝin realigis la reĝisorino Claudia Llosa. Temas - tre resume - pri la psikaj traŭmatoj de peruaj virinoj seksperfortitaj de soldatoj de la nacia armeo aŭ de la Luma Vojo, kaj pri la transdono de tiuj suferoj kaj angoroj kvazaŭ per patrina lakto al la sekva generacio de knabinoj.
La filmo en la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en 2009 gajnis la kino-premion Ora Urso.
En la 31-a Internacia Filmfestivalo pri la Nova Latinamerika Kino 2009 en Havano la filmo gajnis la ĉefan premion, kaj en Usono ĝi nomumiĝis en la kategorio plej bona filmo ne anglalingva por la Akademia Premio 2010.