Longás
Longás | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 50688 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 44 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 29′ N, 0° 56′ U (mapo)42.4802884-0.93509560000001Koordinatoj: 42° 29′ N, 0° 56′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 840 m [+] | ||
Areo | 49,228595 km² ( 492 2.8 595 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Longás [+] | |||
Longás [lonGAS] estas municipo de Hispanio, en la nordokcidenta pinto de la komarko Cinco Villas apartenanta al la norda parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Sangorrín estas senhoma loko, kiu apartenas al municipo Longás.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidenta pinto de la komarko Cinco Villas, norde de la teritorio de Luesia, oriente de Lobera de Onsella kaj sude de Bagüés. La municipo apartenas al la jurisdikdicia teritorio de Ejea de los Caballeros. Ĝi estas ĉe la komenco de la valo de la rivero Onsella, (nome Valdonsella kaj Val de Onsella, Baldonsella kaj Bal d'Ossella en aragona), ĉe la kunfluejo de la rojoj Caparrito kaj Chinela kun la rivero Onsella, ĉe la montaro Santo Domingo, sur la deklivaro de la aragona Antaŭpireneo.
La municipa teritorio limas oriente kun la iamaj municipaj teritorioj de Salinas de Jaca kaj Ena, nun integritaj en la teritorio de Las Peñas de Riglos, apartenantaj al la provinco Huesca kaj komarko Hoya de Huesca; norde kun Bagüés kaj Bailo (tiu lasta apartenanta al la komarko Jacetania kaj provinco Huesca); okcidente kun Lobera de Onsella; kaj sude kun Luesia kaj Uncastillo.
La loĝloko Longás (840 msm) estas je 170 km de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sed pli proksima je nur 84 km de Pamplono. Ĝi estas komunikata per ŝoseo nur kun Lobera de Onsella okcidente.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la areo batalis romianoj estritaj de Marko Terencio Varono en la jaro 184 a.n.e. kontraŭ keltoj kaj lasis la teritorion al siaj romiaj aliancanoj nome vaskonoj. Tiukadre okazis forta romiigo. La areo estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ la 10-a jarcento. Longás aperis citita en dokumento devena de la monaĥejo de Leyre de la 14a de februaro 938,[1] en kiu ĝi aperas literumita Longareç,[2] kvankam eble ĝi estas pli antikva. La loĝloko estis ligita dum longe al tiu monaĥejo.[3] Aliaj literumoj estis jenaj: Longares kaj Longars (en aragona la lasta).
Laŭlonge de la historio, Longás apartenis al diversaj senjorlandoj, inter kiuj menciendas jenaj:[4]
- La reĝo Petro la 4-a de Aragono aligis Longás, kun Lobera de Onsella, al teritorio de la Aragona Krono.
- Ĝi apartenis ankaŭ al María de Luna la Granda, kiu estis edzino de la reĝo Marteno la 1-a, posedantino de nombraj senjorlandoj en la zono, kiel Luna, Bolea kaj Loarre.
- Ĝi estis akirita de Ramón de Mur, de la konata aragona familio Mur.
- La reĝo Alfonso la 5-a donis al Juan Martín de Luna la rajton elaĉeti de Ramón de Mur la lokon Longás.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj ankaŭ ĉe Longás: oni malaltiĝis el 600 loĝantoj fine de la 19-a jarcento, 570 loĝantoj en 1920 ĝis nunaj 42 loĝantoj; do, oni perdis preskaŭ la tuton de la loĝantaro.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj) al kultura kaj rura turismo ĉefe somere kaj en epoko de ĉasado kaj de fungokolektado ktp. Jam malaperis tradicia okupo pri produktado de gudro aŭ rezino el forstado, utila por markigo de brutoj, vundokuracado de bestoj, akvimunigo de trinkujoj, ktp.
Longás estas unu de la lokoj de Cinco Villas en kiuj oni retenis la uzadon de la aragona lingvo, kiu ĝis antaŭ nelonge estis la ĉiutaga lingvo inter lokanoj. Nuntempe ĝi restas ĉefe en loknomoj, nomoj de animaloj kaj plantoj, proverboj kaj diraĵoj de parola tradicio.[5]
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Inter vizitindaĵoj menciendas jenaj:
- Popola arkitekturo de la urba kerno de Longás, mezepokeca, de ŝtonaj domoj. Estas domegoj kun gotikaj kaj renesancaj elementoj, blazonfasadoj, arkoj, balkonoj, fenestroj, kamenpintoj nomitaj espantabrujas (sorĉistintimigiloj), ktp.
- La preĝejo de Sankta Maria, de la 14-a jarcento, kun svelta oklatera sonorilturo kun interna helika ŝtuparo (eble iama defendoturo). En la interno estas plurlatera absido, volbo kaj platereska retablo pri Sankta Mikaelo.
- Ermitejo de Sankta Maria Magdala, de la 18-a jarcento, ekster la urba kerno.
- Ermitejo de Sankta Dominiko, sur la plej alta pinto de la montaro Santo Domingo, je 1 524 metroj de altitudo, eble kie en la Mezepoko estis la monaĥejo de Sankta Stefano de Orastre, rilata al tiu de la nuna Corral de Calvo, je ĉirkaŭ 2 km, sed jam ene de la teritorio de Luesia.
- Restaĵoj de la gvatoturo de San Marzal kaj aliaj restaĵoj de la senhomejo Lucientes (de kie devenas la dua familinomo de Francisco de Goya.
- Forno de rezino, ĵus restaŭrita por diskonigi tradician laboron.
- Romanika ponto super la rivero Onsella.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Demografia evoluo de Longás inter 1842 kaj 2022:[6]
Demografia evoluo de Longás[7] | |||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1991 | 1996 | 2001 | 2004 | 2008 | 2015 | 2022 | ||||
Loĝantaro | 440 | 488 | 570 | 416 | 353 | 310 | 196 | 51 | 24 | 35 | 42 | 44 | 53 | 42 | 36 | 42 |
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Los Alastuey
- ↑ de Onsella» [rompita ligilo]
- ↑ Luis Javier Fortún: Leire, un señorío monástico en Navarra (siglos IX-XIX). Fondo de Publicaciones del Gobierno de Navarra. Pamplona, 1994.
- ↑ Os Tablaus
- ↑ Grabaciones de tradición Oral y musical en el Sistema de Información del Patrimonio Cultural Aragonés (SIPCA).
- ↑ INE - Instituto Nacional de Estadística de España
- ↑ INE - Instituto Nacional de Estadística de España
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Ángel Canellas kaj Ángel San Vicente (1996). Rutas románicas en Aragón. Encuentro ediciones.
- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Cristóbal Guitart Aparicio (1994). Zaragoza. Ediciones Júcar.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.