Toño del Barrio
Toño del Barrio | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1961 (63-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.delbarrio.eu/ |
José Antonio DEL BARRIO, konata ankaŭ kiel Toño, Tonjo aŭ Tonyo (naskiĝis la 10-an de aprilo 1961) estas hispana esperantisto kaj Esperanto-historiisto.
Profesie fizikisto, li lernis Esperanton en 1980. Li estis direktoro de Fundación Esperanto, kaj estas aktiva membro de la Hispana Esperanto-Federacio kaj de SATeH, LEAo ligata al SAT. Li estis prezidanto de la Hispana Esperanto-Federacio ekde julio de 2011 ĝis novembro 2020[1]. En 2018 ricevis Diplomon pri Elstara Agado de UEA.
Kiel historiisto, li pristudas ĉefe la epokon de la unuaj jardekoj de la esperanta movado en Hispanio kaj la epokon de la Dua Hispana Respubliko kaj la Hispana Enlanda Milito, do ĝis 1939.
Lia eseo La normala lingvo gajnis trian premion en la Belartaj Konkursoj de UEA, kaj estis publikigita en BA1[2].
Laŭ ekzemplo de la leĝo de Godwin 2008 li formulis la leĝon de Tonjo pri la emo de esperantistaj diskutoj deflankiĝi de la pridiskutata temo al lingvaj temoj, kiu daŭre aktualas en Esperantujo. En 2022, la antropologo Guilherme Fians konkludis pri sia doktoriĝa esploro: "Tio, kio plej surprizis kaj amuzis min, estis kiel la Leĝo de Tonjo efektive realiĝas en konversacioj en Esperanto".[3]
Kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- La arto labori kune, festlibro por Humphrey Tonkin (2010)
- En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins (2018)
- Language as Hope (2020)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Listo de prezidantoj de HEF, en esperanto.es Arkivigite je 2019-12-29 per la retarkivo Wayback Machine, rigardita je 2021-01-11
- ↑ Teksto de la eseo "La normala lingvo" en la retejo de la aŭtoro
- ↑ Esperantistoj: ĉu revoluciuloj aŭ stranguloj? rigardita je 2022-01-30