Onubo
Onubo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
municipo en Hispanio vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Hispanio | ||||
Regiono | Andaluzio | ||||
Provinco | Onubo | ||||
Komarko | Urba komarko de Onubo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 21001 y otros | ||||
Retpaĝaro | www.huelva.es | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Pedro Rodríguez González (PP) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 148 806 (2009) | ||||
Loĝdenso | 998,7 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 15′ N, 6° 57′ U (mapo)37.25-6.95Koordinatoj: 37° 15′ N, 6° 57′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 54 m [+] | ||||
Areo | 149 km² (14 900 ha) | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Huelva [+] | |||||
Onubo (hispane Huelva prononcu Ŭelba) estas urbo en la regiono Andaluzio en Hispanio. Oni uzas la esperantigon Onubo[1], laŭ la malnova latina nomo Onuba. Ĝi estas ĉefurbo de samnoma provinco ekde 1833 kun oficiala kategorio de urbo ekde 1876.
Onubo lokiĝas sudokcidente de Ibera Duoninsulo, ĉe marenfluo de riveroj Tinto kaj Odiel.
Ĝia loĝantaro estas 148 806 personoj (2009).
Denove dum la 20a jarcento la urbo estis ligata ekonomie al la industrio pri kemiaĵoj (kemia industrio, petrolrafinejo, metalurgio de kupro, celulozo kaj termaj centraloj) kiu, laŭ kelkaj opinioj favoris la ekonomian disvolvigon de la urbo kaj laŭ aliaj estas ekzemplo de la media damaĝo provokita de la koncentro de tiaj industrioj. Ankaŭ la triaranga sektoro kaj tiu de fiŝkaptado estas konsiderinde gravaj en la urbo. Pro ties atlantika situo ĝi posedas gravan fiŝkaptan ŝiparon frostigan de la lando.
Geografio
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 37° 16′ N, 6° 57′ U (mapo)37.266666666667-6.95
Situo
[redakti | redakti fonton]Onubo troviĝas en malgranda duoninsulo ĉe la marenfluo de la riveroj Tinto kaj Odiel, ĉe ebenaĵo apartenanta al la Baseno de la rivero Guadiana. Ĝi situas proksima de tiu, el kiu marenfluo separiĝas per rio kaj kelkaj insuloj. La du riveroj koincidas en la loko konata kiel Punta del Sebo (aŭ Duoninsulo de Huelva aŭ Anicoba). La mezaveraĝa altitudo varias el nulo (marnivelo) al 54 m super marnivelo.
Ties limoj estas la jenaj:
Nordokcidene: San Bartolomé de la Torre | Norde: Gibraleón | Nordoriente: San Juan del Puerto |
Okcidente: Aljaraque kaj Rivero Odiel | Oriente: Moguer, Palos de la Frontera kaj Rivero Tinto | |
Sudokcidente El Rompido de Cartaya kaj Atlantika Oceano | Sude: Punta Umbría kaj Atlantika Oceano | Sudoriente: Palos de la Frontera kaj Atlantika Oceano |
La ebenaĵo kie situas Onubo enhavas marmarĉojn, sablejojn, lagunojn ktp. La grunda materialo estas ĉefe el argiloj. Temas pri sedimentoj el la riveroj Tinto kaj Odiel. La rivero Tinto estas "morta" rivero, ĉar pro la enhavo de metaloj neniu viva estaĵo estas en ĝi ĝis la alveno ĉe Onubo, kie la alfluo de mara akvo ŝanĝas la situacion. Sude estas marmarĉoj, la Rio de Onubo kaj la diversaj insuloj Saltés, Enmedio, Bacuta, Burro ktp kiuj formas gravan naturan lokon. La urbo sidas sur tereno de argilaj montetoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Pro sia situo en la onuba marbordo la klimato de la urbo estas de tipo mediteranea (de transiro inter subtropika kaj moderklimata) kun atlantika influo. La temperaturoj estas de tipo mara, kun jara averaĝo de 17,7 °C kio faras de tiu urbo unu el la plej varmaj de Eŭropo kaj ĝi ricevas 2.984 horojn de suno jare.[2] En 2007, Onubo estis la plej suna urbo de Hispanio, kun 3.120 sunhoroj, laŭ informoj de la Instituto Nacional de Estadística. La plej varma monato estas julio, kiam oni superas la 40 °C ofte. La plej malvarma monato estas januaro, kiam minimumoj ĉirkaŭas la 6 °C kaj la maksimumaj la 16 °C.
1971-2000 | Jan | Feb | Mar | Apr | Maj | Jun | Jul | Aŭg | Sep | Okt | Nov | Dec | AVERAĜE |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Mezaveraĝa temperaturo ( °C) | 11,4 | 12,7 | 14,6 | 16,0 | 18,8 | 22,2 | 25,4 | 25,5 | 23,5 | 19,4 | 15,3 | 12,6 | 18,1 |
Mezaveraĝa maksimuma temperaturo tage ( °C) | 16,3 | 17,6 | 20,3 | 21,4 | 24,1 | 27,8 | 31,6 | 31,8 | 29,3 | 24,7 | 20,2 | 17,0 | 23,5 |
Mezaveraĝa minimuma temperaturo tage ( °C) | 6,6 | 7,7 | 9,0 | 10,7 | 13,4 | 16,6 | 19,2 | 19,3 | 17,7 | 14,2 | 10,4 | 8,1 | 12,7 |
Precipitaĵoj averaĝe (mm) | 73 | 43 | 36 | 46 | 30 | 9 | 3 | 4 | 21 | 56 | 74 | 95 | 490 |
- Ekstrema klimato
La Ŝtata Agentejo de Meteorologio (AEMET) registris en Onubo (urbodomo) la jenajn ekstremaĵojn (el 1984 al 2009):
Koncepto | Valoro | Dato |
Maksimuma precipitaĵo en unu tago (l/m2) | ||
Maksimuma absoluta temperaturo ( °C) | ||
Minimuma absoluta temperaturo ( °C) |
Historio de Onubo
[redakti | redakti fonton]La urbo estis renkontiĝejo de diversaj kulturoj kaj civilizoj. En 2006 oni trovis restaĵojn datitajn inter 3000 kaj 2500 a.K., tre antaŭaj al Tartezo.[5] La trovo de du cilindraj ujoj enhavantaj ĉirkaŭ tridekon de pecoj de prahistoriaj diaĵoj, plej granda konata ĝis tiam, lokigus en Onubo «la konstantan setlejon plej antikvan de Iberio».[6][7] Spite ĉio tio la historiistoj koincidas je montro de la jaron 1000 a.K. kiel tiu de la fondo de la urba setlejo fare de fenicoj con el nombre de Onoba ("Onos Baal" signifas Dian Fortejon), proksime de tarteza loko.
Ĝi estis tre fama de la antikveco, ĉar en tiu ĉirkaŭaĵo troviĝas la tre riĉaj Minoj de Riotinto.
La zono havis historian gravecon ankaŭ ĉar de Palos de la Frontera (urbo apud Onubo) eliris la unuaj ŝipoj kiujn el Eŭropo trovis Amerikon, gvidataj de Kristoforo Kolumbo.
En la 19a jarcento pro la aĉeto de la minoj de kupro de la nordo de la provinco okazas grava industriigo kaj kresko en la urbo kiu ĝuis de alta ankaŭ populacia kaj industria kresko. Denove dum la 20a jarcento la urbo estis ligata ekonomie al la industrio pri kemiaĵoj (kemia industrio, petrolrafinejo, metalurgio de kupro, celulozo kaj termaj centraloj) kiu, laŭ kelkaj opinioj favoris la ekonomian disvolvigon de la urbo kaj laŭ aliaj estas ekzemplo de la media damaĝo provokita de la koncentro de tiaj industrioj. Ankaŭ la triaranga sektoro kaj tiu de fiŝkaptado estas konsiderinde gravaj en la urbo. Pro ties atlantika situo ĝi posedas gravan fiŝkaptan ŝiparon frostigan de la lando.
Famuloj
[redakti | redakti fonton]Onubo kaj Esperanto
[redakti | redakti fonton]Okazis kurso de Esperanto sur la placo de la Konstitucio ene de la indignaj movadoj "15M"[8].
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Novaĵoj pri Onubo, Ĉi tie vi trovos informon kaj novaĵojn pri esperanto kaj la esperantista movado en Onubo (arkivigite laŭ la stato de septembro 2009) Konsultita la 17-an de oktobro de 2010.
- ↑ Oficiala retejo de turismo de Andaluzio. Andalucía.org Horas de sol al año. Arkivigite je 2007-12-08 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 19an de decembro de 2007.
- ↑ Valores climatológicos normales. Huelva. Periodo (1971-2000) Agencia Estatal de Meteorología, Hispanio Konsultita la 31an de aŭgusto de 2009.
- ↑ Valores climatológicos extremos. Huelva. Agencia Estatal de Meteorología (España) Konsultita la 31an de aŭgusto de 2009.
- ↑ EL SEMINARIO (HUELVA): UN YACIMIENTO ESPECTACULAR Y ESPECULATIVO, konsultita la 12an de decembro de 2007.
- ↑ Huelva Tartessica. Konsultita la 18an de decembro de 2007.
- ↑ Los signos escritos hallados en Huelva replantean la historia del Mediterráneo. Konsultita la 18an de decembro de 2007.
- ↑ hispane Clases de esperanto 31 de agosto a las 19 horas en la plaza de la constitucion[rompita ligilo]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Esperantista Asocio de Onubo Arkivigite je 2005-04-16 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.festicinehuelva.com
- http://www.huelva.es/callejero/index.html[rompita ligilo]
- http://www.huelva.es/ciudad/puerta/web/album/b2a/index.html[rompita ligilo]