„ Kiel la aŭtoro mem diras, li volas klarigi la «kompleksajn verbofomojn» laŭ plejeble malkomplika maniero, surbaze de la Zamenhofa 6a regulo.
La analiza provo pri ata-ita, estas rezonado de la tiel skuata polemiko pri la participoj, laŭ la vidpunkto de Henrich Friess. Mi diras laŭ la vidpunkto de... ĉar estas malsamaj vidpunktoj. Li atribuas al la participoj nur tempan karakteron, kaj ne daŭran aŭ agofinan signifon, kaj citas la jenan respondon de Zamenhof:
«Uzu -ata, se la ago estas efektiviĝanta rilate al la koncerna tempo. Uzu -ita, se la ago efektiviĝis pli frue, ol la koncerna tempo.»
Bone; kaj tio, kion signifas? Ni supozu malfermitan pordon. Ni konstatas...
a) Antaŭ kaj kiam oni aliras por ĝin fermi —la pordo estas fermota.
b) Dum la tempopeco kiam oni movas ĝin por ĝin fermi —le pordo estas fermata.
c) Sed, tuj —'la pordo estas fermita—. Ĉu, ne?
«Ita komenciĝas tie, kie —ata ĉesas», do, «la agofina signifo de la preterita participo estas lingva fakto, kaj ĝi estas en akordo ankaŭ kun la 6a paragrafo
de la Fundamenta Gramatiko». (Kalocsay —Vojaĝo inter la tempoj— paĝ. 52).
Per tio mi volas diri, ke ne estas eble refuti, ekzemple, la 197 pagan Gramatikan Studon de la eminenta Kalocsay, per 15 paga broŝuro.
Eble, la itistoj ne konvinkos la atistojn; kaj inverse (en ambaŭ flankoj batalas bonegaj gramatikistoj)... kial, do, daŭrigi publike la malagrablan disputadon? Kiel oni iam skribis, «tre ofte, ambaŭ sistemoj postulas la samajn formojn kaj nur en relative malmultaj kazoj ili diverĝas, ne kolizias. Tiam, oni devas klarigi la ĝustan signifon de la frazo, se necese».
Ata-ita ne taŭgas por publika diskutado, ĉar estas afero nur por fakuloj.
Pri ĝi oni jam skribis tro. La klopodoj kaj talento eluzitaj pri tiu temo, sufiĉus
por kelkaj geniaj kreaĵoj. Kaj ni, la plimulto de la esperantistaro malŝatas la problemon, tial ke, la kompetentuloj ne akordiĝas. Kiam oni skribis...
«Hieraŭ en nia urbo estis prezentita la opero X...», ni, la plimulto, pensas ke
estis hieraŭ mwm kiam la opero estis prezentota, prezentata kaj prezentita, ĉar la koncerna tempo —hieraŭ—, dudek kvar horojn, estas tro longa por opera prezentado. Neniel ni pensas ke ĝi okazis antaŭhieraŭ, kaj sekve, ke «hieraŭ jam estis prezentita». Se oni skribus... «hieraŭ estis prezentata la opero X», ni same opinius ke «hieraŭ» ĝi estis prezentota, prezentata kaj prezentita... se oni ne aldonus klarigon pri ĝia nefiniteco. Kiam ni deziras ke vi pasigu bonan tagon, ni diras nur: «Bonan tagon», kaj vi ja subkomprenas la ceteron.
Do, ata-ita, por mi, persone, ne estas ĝenerala esperantista problemo, sed, nur problemo por kompetentaj fakuloj.
«Ĉiuj formoj de la pasivo», kiel ĉiuj gramatikaj analizoj pri la participoj, ĝis nun legitaj de mi, estas instrua, sed, bedaŭrinde, ĝi falas en la saman senfundan puton. ” |