[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Hèctor Alòs i Font

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hector Alos i Font)
Hèctor Alòs i Font
Persona informo
Aliaj nomoj Hektor Alos i Font
Naskiĝo 9-an de decembro 1965 (1965-12-09) (58-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj kataluna, esperanto
Nacieco kataluno
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komputilisto, lingvisto
vdr
Tabuaj Vortoj en Esperanto.

Hèctor ALÒS i FONT (en Esperanto-medio Hektor Alos i Font) naskiĝis en Barcelono la 9-an de decembro 1965. Li estas kataluna esperantisto kaj komputisto. Kiel junulara aktivulo, li prezidis Katalunan Esperanto-Junularon (1985-1987), redaktis ties gazeton Kata Luno (1985) kaj kunredaktis Freqüències (1990-1993). Li estis elektita B-komitatano de TEJO (1986). Li laboris kiel dungito de Centro de Esperanto Sabadell (1986-1987), kie li oficis kiel sekretario. En Kataluna Esperanto-Asocio li agis plurfoje kiel sekretario kaj redaktoro de Kataluna Esperantisto. Ekde 2005 li estas estrarano de la IKEL.

Kun Kiril Velkov li redaktis duvoluman krestomation kun perfektigaj legaĵoj, Ek al Leg'!, kaj la furoran vortareton Tabuaj Vortoj en Esperanto (ambaŭ 1991). En 1997 li publikigis kun Jordi Carbonell i Pinyol la esperanto-katalunan vortaron Diccionari essencial esperanto-català. En 2010 li publikigis kun Francesc Poblet i Feijoo la Historion de Esperanto en la Kataluna Landaro.[1] En 2009 li publikigis novajn versiojn de la aŭtomataj tradukiloj per la maŝintraduka sistemo Apertium de la kataluna kaj la hispana lingvoj al Esperanto, kaj en 2010 kreis tradukilon de la franca al Esperanto.[2] Li partoprenis ankaŭ en la kreado de aŭtomataj tradukiloj por kelkaj minoritataj lingvoj, kiel la sarda[3], la okcitana[4] kaj la arpitana[5]. Laborante kiel socilingvisto en Ĉuvaŝio, li esploris pri la situacio de la ĉuvaŝa kaj tatara lingvoj en la respubliko.[6][7]

Li estas tradukisto kaj kritikisto, membro de la Ibera Skolo[mankas fonto], multjara revizianto kaj korespondanto de la internacia magazino sendependa Monato.

Partoprenis en La arto labori kune, festlibro por Humphrey Tonkin, kaj En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Crespo, Martí. "Passat i present de l’esperantisme català". Vilaweb, 10a de decembro de 2010. http://www.vilaweb.cat/noticia/3822627/20101211/passat-present-lesperantisme-catala.html
  2. Nordfalk, Jacob kaj Alòs i Font, Hèctor (2011). "Apertium kaj Esperanto: Maŝintradukado al kaj el Esperanto per malfermitkoda platformo", en Novoská, Katarína kaj Baláž, Peter (red) Modernaj teknologioj por Esperanto. Partizánske: E@I, pp. 117–125.
  3. Beccu, Lisandru. "Naschet su primu tradutore automàticu italianu → sardu", Sa Gazeta, 30.08.2016 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-07-23. Alirita 2018-12-13 .
  4. "Novèl traductor automatic del francés a l’occitan", Jornalet, 03.09.2018. https://www.jornalet.com/nova/10124/novel-traductor-automatic-del-frances-a-loccitan
  5. A.F. "Arpitanio: La lingvo ekhavas sian aŭtomatan tradukilon". Etnismo n-ro 106, 31.12.2020, p. 21
  6. Пальмова, Нелли [Palmova, Nelli]. "Скоро чувашский язык останется «какой-то культурной традицией»…" [Baldaŭ la ĉuvaŝa restos nur «iaspeca kultura tradicio»…]. Чӑваш халӑх сайчӗ [Ĉuvaŝa popola retejo]. http://chuvash.org/blogs/comments/2783.html
  7. Alòs i Font, Hèctor. "Les conseqüències de les polítiques lingüístiques soviètica i russa: L’exemple txuvaix" [La konsekvencoj de la sovetia kaj rusia lingvopolitikoj: la ĉuvaŝa ekzemplo]. RLD blog, 8a de junio de 2017. https://eapc-rld.blog.gencat.cat/2017/06/08/les-consequencies-de-les-politiques-linguistiques-sovietica-i-russa-lexemple-txuvaix-hector-alos-i-font/

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Libroj[rompita ligilo] de kaj pri Hèctor Alòs i Font en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine