Karl Ludwig Harding
Karl Ludwig Harding | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Karl Ludwig Harding | |||||
Naskiĝo | 29-an de septembro 1765 en Lauenburg | ||||
Morto | 31-an de aŭgusto 1834 (68-jaraĝa) en Göttingen | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Elekta Princlando Hanovrio Reĝlando Hanovro vd | ||||
Alma mater | Universitato de Göttingen vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Carl Ludwig Harding (en) vd | ||||
Gefratoj | Julius Friedrich August Harding (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo universitata instruisto malkovrinto de asteroidoj vd | ||||
Laborkampo | Astronomio vd | ||||
Aktiva en | Lilienthal vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Karl Ludwig HARDING (naskiĝis la 29-an de septembro 1765 en Lauenburg, mortis la 31-an de aŭgusto 1834 en Göttingen) estis germana astronomo.
Li lernis teologion en Göttingen.
En Lilienthal (apud Bremeno), li estis dungita kiel tutoro por la filo de la astronomo Johann Hieronymus Schröter, fondinto de la observatorio "Sternwarte Lilienthal". Tie li malkovris la asteroidon 3 Junonon, la 1-an de septembro 1804.
De 1805 li iĝis profesoro pri astronomio en la Universitato de Göttingen, kie li estas helpanto de Carl Friedrich Gauss.
Li studis la variantajn stelojn, malkovris tri kometojn en 1813, 1823 kaj 1832, kaj la planeduma nebulozon NGC 7293 (kromnomata Nebulozo de Helico) en 1824.
Li eldonigis la "Atlas novus coelestis", katalogon de 120 000 steloj inter 1808 kaj 1823.
En lia honoro, oni donis lian nomon al:
- La luna kratero Harding;
- La asteroido 2003 Harding [1].