Flavbrusta fringo
Flavbrusta fringo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavbrusta fringo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Carduelis spinoides (Vigors, 1831) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Flavbrusta fringo aŭ Himalaja fringo (Carduelis spinoides) estas malgranda paserina birdo, kiu apartenas al la familio de Fringedoj. La genro Carduelis povus ankoraŭ esti disigita kaj tiukaze la verdaj fringoj estus separataj en sian malnovan genron Chloris denove.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Temas pri tre bela flaveca fringokardelo kun rimarkinda kapobildo. Kiel ĉe multaj kardeloj la flugiloj estas nigraj kun blankaj bordoj kaj tre rimarkindaj brilflavaj flugilzonoj. La dorso estas tre griza. La subaj partoj estas flavaj kun helgriza nuanco en brustoflankoj kaj ventroflankoj. La kapo estas flavnigra kun nigraj krono, orelareo, mallarĝa traokula strio kaj mustaĉeca subvanga makulo. Estas flava marko, tio estas larĝa superokula strio ĝis la nuko kie kurbas kiel koluma bendo al la gorĝareo; ankaŭ flavas subokula bordo kaj spaceto inter la orelareo kaj la mustaĉeca subvanga makulo. La beko estas dika ĉebaze, mallonga kaj rozeca al grizeca. La kruroj estas helruĝecaj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi troviĝas en Afganio, Butano, Ĉinio, Barato, Birmo, Nepalo, Pakistano, Tajlando kaj Vjetnamio. Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj kaj arbustaroj.
Origino de verdaj fringoj
[redakti | redakti fonton]Vidu la artikolon de Dezerta fringo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. Carduelis spinoides. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|