Internacia Federacio de Asocioj de Kinoproduktoroj
Internacia Federacio de Asocioj de Kinoproduktoroj | ||
---|---|---|
internacia organizaĵo federation (en) kina organizaĵo | ||
Komenco | 1933 vd | |
Sidejo | Brusela Ĉefurba Regiono | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Internacia Federacio de Asocioj de Kinoproduktoroj (france Fédération Internationale des Associations de Producteurs de Films; angle International Federation of Film Producers Associations, akronime FIAPF, mallonge neformale konata simple kiel la filmproduktista asocio) estas internacia lobia grupo por filmproduktoroj. Ĝi estas fondita en 1933 kaj ĝia sidejo situas en Bruselo.
FIAPFaj membroj estas 34 produktistaj organizaĵoj de 27 landoj [1].
Celoj
[redakti | redakti fonton]FIAPF helpas al produktantoj kunordigi agojn kaj evoluigi regulojn en la sekvaj ŝlosilaj areoj:
- Leĝaro pri kopirajto kaj aliaj problemoj pri intelekta proprieto
- Kontraŭbatali piratadon
- La uzo de ciferecaj teknologioj kaj ilia efiko al la aŭdvida valorĉeno
- Teknologia normiga procezo
- Regulado pri amaskomunikilaro
- Privataj kaj publikaj sektoraj filmaj financaj mekanismoj
- Komercaj rilataj aferoj
Agado
[redakti | redakti fonton]Kiel influa neregistara organizaĵo, FIAPF estas aktiva en organizaĵoj kiel ekzemple Unesko kaj la Monda organizaĵo pri Komerco. Unu el ĝiaj plej urĝaj taskoj estas nuntempe la batalo kontraŭ kopirajtaj malobservoj en la filma sektoro.
Krome, la FIAPF ludas gravan rolon kiel reguligisto de internaciaj filmfestivaloj. Akredito kun la FIAPF estas konsiderita mezuro de la internacia graveco de festivalo. En 2016, 15 A-festivaloj estis rekonitaj fare de la FIAPF, kaj en 2015 ekzistis 24 filmfestivaloj tutmonde kun specialecaj konkuradoj. Akreditoj estas aljuĝitaj en la sekvaj kategorioj:
- Filmfestivaloj kun konkurado (A-festivaloj)
- Filmfestivaloj kun fakaj konkursoj
- Ne-konkuraj filmfestivaloj
- Festivaloj de dokumentara filmo kaj mallonga filmo
Filmfestivaloj
[redakti | redakti fonton]FIAPF respondecas pri la akredito de internaciaj filmfestivaloj. Aktuale en 2019, 46 festivaloj estis akredititaj fare de FIAPF. En 2019, sub la aŭspicioj de FIAPF, la sekvantaroj estis okazigitaj:
Konkurencivaj plenlongfilmaj festivaloj
[redakti | redakti fonton]dekkvin konkurencivaj plenlongfilmaj festivaloj [2]
# | Nomo | Loko | Tempo | Unue okazigita | Ĉefa premio | Retejo |
---|---|---|---|---|---|---|
1 | Berlina Filmfestivalo | Berlino, Germanio | 15—25 februaro | 1951 | ora urso | berlinale.de |
2 | Moskva Filmfestivalo | Moskvo, Rusio | 19—26 aprilo | 1935 | Ora Georgo | moscowfilmfestival.ru |
3 | Festivalo de Cannes | Cannes, Francio | 8—19 majo | 1946 | Ora Palmo | festival-cannes.com |
4 | Ŝanhaja Filmfestivalo | Ŝanhajo, Ĉinio | 16—25 junio | 1993 | Ora Pokalo | siff.com |
5 | Filmfestivalo en Karlovy Vary | Karlovy Vary, Ĉeĥio | 29 junio - 7 julio | 1946 | Kristala globo | kviff.com |
6 | Filmfestivalo de Locarno | Locarno, Svislando | 1—11 aŭgusto | 1946 | Ora Leopardo | pardo.ch |
7 | Montreala Filmfestivalo | Montrealo, Kanado | 23 aŭgusto - 3 septembro | 1977 | Grandpremio de la Amerikoj | ffm-montreal.org |
8 | Festivalo de Venecio | Venecio, Italio | 29 aŭgusto - 8 septembro | 1934 | Ora Leono | labiennale.org |
9 | San Sebastian Film Festival | San Sebastiano, Hispanio | 21-29 septembro | 1953 | ora konko | sansebastianfestival.com |
10 | Varsovia Filmfestivalo | Varsovio, Pollando | 12—21 oktobro | 1985 | www.wff.pl | |
11 | Tokia Filmfestivalo | Tokio, Japanio | 25 oktobro - 3 novembro | 1985 | Sakura Tokio | tiff-jp.net |
12 | Filmfestivalo en Mar del Plata | Mar del Plata, Argentino | 8—18 novembro | 1954 | Ora Astoro | mardelplatafilmfest.com |
13 | Filmfestivalo "Malhelaj Noktoj" | Talino, Estonio | 16 novembro - 2 decembro | 1994 | Grandpremio | poff.ee |
14 | Kaira Filmfestivalo | Kairo, Egiptujo | 20—29 novembro | 1976 | Ora piramido | ciff.org.eg |
15 | Hinda Filmfestivalo | Goao, Barato | 20—28 novembro | 1952 | ora pavo | iffi.gov.in |
Konkurencivaj festivaloj de specialaj plenlongaj filmoj
[redakti | redakti fonton]dudek tru konkurencivaj festivaloj de specialecaj plenlongaj filmoj [3]
# | Nomo | Specialiĝo | Loko | Tempo | Unue okazigita | Retejo |
---|---|---|---|---|---|---|
1 | Filmfestivalo en Sankta Domingo | debutoj | Sankta Domingo, Dominika Respubliko | februaro | 2018 2020 | |
2 | Kartageno Film Festival [angla],
Kartageno Film Festival |
Hispana kaj latinamerika kinejo | Kartageno, Kolombio | Marto | ficcifestival.com | |
3 | Sofia Internacia Filmfestivalo [angle],
Sofia Film Festival |
debutoj kaj duaj filmoj | Sofio, Bulgario | Marto | siff.bg | |
4 | Istanbula Filmfestivalo | filmoj pri arto | Istanbulo, Turkio | Aprilo | film.iksv.org | |
5 | Transsilvania Internacia Filmfestivalo [angla] | debutoj kaj duaj filmoj | Cluj-Napoca, Rumanio | junio | tiff.ro | |
6 | Junularo | filmoj de junaj reĝisoroj | Kievo, Ukrainio | junio | 1970 | molodist.com |
7 | Sidneja Filmfestivalo | novaj direktoj en kino | Sidnejo, Aŭstralio | junio | www.sff.org.au | |
8 | Eŭrazio | filmoj el Eŭropo kaj Azio | Almato, Kazaĥio | julio | 1998 | oficiala retejo |
9 | Cinema Jove [hispana] | filmoj de junaj reĝisoroj | Valencio, Hispanio | junio | cinemajove.com | |
10 | Filmfestivalo de Kitzbühel [angla] | filmoj de junaj reĝisoroj | Kitzbühel, Aŭstrio | Aŭgusto | oficiala retejo | |
11 | Lisbona Internacia Horora Filmfestivalo MOTELx,
Lisbona Internacia Horora Filmfestivalo |
teruraj filmoj | Lisbono, Portugalio | septembro | oficiala retejo | |
12 | Pusana Internacia Filmfestivalo,
Pusana Internacia Filmfestivalo |
debutoj kaj duaj filmoj | Pusano, Sud-Koreio | oktobro | biff.kr | |
13 | Filmfestivalo de Sitges | sciencfikciaj filmoj | Sitges, Hispanio | oktobro | sitgesfilmfestival.com | |
14 | Mumbaja Filmfestivalo MAMI [angla] | debutaj filmoj | Mumbajo, Barato | oktobro | oficiala retejo | |
15 | Antalya Filmfestivalo | filmoj el eŭropaj, centraziaj
kaj mezorientaj landoj |
Antalya, Turkio | oktobro | altinportakal.org.tr | |
16 | Falo de folioj | filmoj el la landoj de la iama Sovetunio
kaj Centra kaj Orienta Eŭropo |
Minsko, Belorusio | novembro | 1994 | listapad.com |
17 | Stokholma Filmfestivalo | filmoj de novaj kinematografiaj direktoj | Stokholmo, Svedio | novembro | stockholmfilmfestival.se | |
18 | Cinedays | debutoj kaj duaj filmoj | Skopjo, Norda Makedonio | novembro | oficiala retejo | |
19 | Calcutta Internacia Filmfestivalo | filmoj de inaj reĝisoroj | Kolkato, Barato | novembro | 1995 | kff.in |
20 | Gijon International Film Festival,
Gijon Film Festival |
filmoj por junularo | Gijon, Hispanio | novembro | en.fic.gijon.es | |
21 | Filmfestivalo de Torino [itale],
Filmfestivalo de Torino |
filmoj de junaj reĝisoroj | Torino, Italio | novembro | torinofilmfest.org | |
22 | Noir en Festivalo [itala] | policaj kaj detektivaj filmoj | Courmayeur, Italio | decembro | noirfest.com | |
23 | Kerala Internacia Filmfestivalo [angla] | filmoj el Azio, Afriko kaj Latin-Ameriko | Trivandrum, Kerala, Hindio | decembro | keralafilm.com |
Ne-konkursaj plenlongaj festivaloj
[redakti | redakti fonton]Tri ne-konkuraj plenlongaj festivaloj [4]
- Toronto Film Festival, Kanado
- Roma Filmfestivalo, Romo, Italio
- Viennale, Vieno, Aŭstrio
Festivaloj de dokumenta filmo kaj mallonga filmo
[redakti | redakti fonton]Kvin dokumentaj kaj mallongaj filmfestivaloj [5]
- Filmfestivalo de Tampere
- Filmfestivalo de Oberhausen
- Filmfestivalo de Krakovo
- "Mesaĝo al Homo" en Sankt-Peterburgo (retiriĝis)
- Filmfestivalo de Bilbao
Postuloj por festivaloj
[redakti | redakti fonton]FIAPF akreditas festivalojn por la alta kvalito de ilia organizo. FIAPF-postuloj por festivaloj, publikigitaj en la oficialo retejo, inkluzivas:
- Bonaj tutjaraj organizaj rimedoj
- Vere internacia elekto de filmoj kaj konkurencivaj ĵurioj
- Loĝado de internaciaj korespondantoj
- Plenaj mezuroj por malhelpi piratadon
- Subteno de la loka filmindustrio
- Asekuro de ĉiuj kopioj de filmoj
- Altaj normoj de oficialaj publikaĵoj kaj informa subteno (katalogo, programoj, flugfolioj)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Memberoj de FIAPF. Arkivita el la originalo je 2018-09-21. Alirita 2021-01-26 .
- ↑ Competitive Feature Film Festivals. fiapf.org. Arkivita el la originalo je 2004-03-10. Alirita 2016-04-22 .
- ↑ Competitive Specialised Film Festivals. fiapf.org. Arkivita el la originalo je 2012-09-07. Alirita 2011-03-30 .
- ↑ Non-Competitive Film Festivals. fiapf.org. Arkivita el la originalo je 2012-08-04. Alirita 2011-03-30 .
- ↑ Documentary and Short Film Festivals. fiapf.org. Arkivita el la originalo je 2012-07-30. Alirita 2011-03-30 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- FIAPF Oficiala Retejo
- FIAPF-Akredititaj Filmfestivaloj:
- 2019Arkivigite je 2021-11-02 per la retarkivo Wayback Machine (Konkurenciva Arkivigite je 2017-07-04 per la retarkivo Wayback Machine, Specialigis Arkivigite je 2020-05-23 per la retarkivo Wayback Machine, Ne-Konku Arkivigite je 2020-05-23 per la retarkivo Wayback Machine2017-07-04 ĉe lar Arkivigite je 2020-05-23 per la retarkivo Wayback MachineWayback Maŝino enciva Arkivigite je 2020-05-23 per la retarkivo Wayback Machine, Dokumentria kaj Mallong Arkivigite je 2020-05-23 per la retarkivo Wayback MachineWayback Maŝino aArkivigite je 2020-05-23 per la retarkivo Wayback Machine)
- 2016[rompita ligilo], 2010-201[rompita ligilo]1 Arkivigite je 2022-01-20 per la retarkivo Wayback Machine, 2008Arkivigite je 2015-12-20 per la retarkivo Wayback Machine.