[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Eyjafjöll

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eyjafjöll
montara sistemo
Alteco: 1 666 metroj super maro f1
Situo: Suðurland, Islando
Geografia situo 63° 38′ N, 19° 36′ U (mapo)63.633333333333-19.6Koordinatoj: 63° 38′ N, 19° 36′ U (mapo) f1
Eyjafjöll (Islando)
Eyjafjöll (Islando)
DEC
Map
Eyjafjöll
Tipo: Stratovulkano
Lasta erupcio: 2010
vdr

Eyjafjöll (ey „insulo” kaj fjöll „monto”), estas Islanda vulkano tegita de la glaĉero[1]Eyjafjallajökull. Per metonimio, la nomo Eyjafjallajökull oni uzas por nomi kaj la vulkanon kaj la glaĉeron kiu kovras ĝin[2]. Oni konas nur kvar erupcioj far tiu ĉi vulkano, la lasta okazinta la 20-an de marto 2010.

Topografio

[redakti | redakti fonton]

Temas pri eroziita stratovulkano formita el bazalta kaj andesita lafo. Ĝi atingas maksimuman altecon de 1666m kaj estas kronita de kaldrono kies diametro longas inter 3 kaj 4 kilometroj. Granda parto de la monto kovriĝas glacia tavolo el la glaĉero Eyjafjallajökull, kies glaciaj langoj kovras la valojn descendantajn de la vulkano.

La ebenaĵo, kiu etendiĝas de la monto-piedo al la mar-bordo de la Atlantika Oceano, formiĝis per sinsekvaj deponadoj de materialoj trenitaj de superverŝoj kaŭzitaj de diversaj sub-glaciaj erupcioj de Eyjafjöll kaj Katla.