[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Edgar Maass

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edgar Maass
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1896 (1896-10-04)
en Hamburgo
Morto 6-an de januaro 1964 (1964-01-06) (67-jaraĝa)
en Paterson
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Edgar W. A. MAASS (naskiĝinta la 4-an de oktobro 1896 en Hamburgo, mortinta la 6-an de januaro 1964 en Paterson, Nov-Ĵerzejo) estis germana kemiisto kiu famiĝis danke al romanoj pri la Unua Mondmilito kaj historiaj/biografiaj romanoj. Fratoj liaj estis la verkistoj Waldemar Maass kaj Joachim Maass.

Estante filo de komercisto li soldatis, post trapaso de la abiturienta ekzameno, dum al Unua mondmilito; poste studis li medicinon ĉe la universitato de Rostock kaj doktoriĝis en 1921 post defendo de la tezo Die elektrolytische Behandlung der Gonorrhoe des Mannes nach dem Verfahren von Charles Russ. Sekvis studo de kemio ĉe la universitato de Hanovro kaj la Teknologia Universitato Munkeno. Finekzameniĝo pri kemio sukcesis en 1921; tiam titoliĝis li eke inĝeniero-doktoro. Post laborado kemiista en Munkeno kaj Lepsiko kaj poste, inter 1926 kaj 1934 en Usono, li profesie aktivis kiel verkisto ekde meze de la 1930-aj jaroj; skribis li ekz. la romanon Verdun (1936). Tiutempe li anis kun sia frato kaj Martin Beheim-Schwarzbach, Friedo Lampe kaj Wilhelm Emanuel Süskind ĉe rondo en la domo de la berlina kuracisto kaj mecenato Lothar Luft.

En 1938 elmigris li por ĉiam Usonon. Sekve li verkis multajn romanojn pri historiaj/biografiaj intrigoj, ekz. Das große Feuer (1939) pri la hamburga incendio de majo 1842, Der Arzt der Königin (1950), Kaiserliche Venus (1952). Verkoj liaj ĝuis multajn tradukojn, ekz. danen, anglen, italen, nederlanden, hispanen, ĉeĥen.

Aliaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
  • Novemberschlacht, Oldenburg 1935
  • Der Auftrag, Erzählung, Oldenburg 1936
  • Werdelust, Berlin 1937
  • Im Nebel der Zeit, Berlin 1938
  • Lessing, Stuttgart 1938
  • Das große Feuer, Berlin 1939
  • Der Traum Philipps des Zweiten, Gütersloh 1954
  • Don Pedro und der Teufel. Ein Roman aus der Zeit des untergehenden Rittertums, Hamburg 1954
  • Der Fall Daubray, Hamburg 1957
  • Eine Dame von Rang, Hamburg 1965 (postmorte)

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • "Maass, Edgar" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 15 (1987), p. 597-598
  • Christiaan Janssen: Abgrenzung und Anpassung: deutsche Kultur zwischen 1930 und 1945 im Spiegel der Referatenorgane „Det Duitse Boek“ und „De Wegschaal“. 2003, ISBN 3-8309-1335-4, p. 129, 131, 141 kaj 142 (eltiraĵoj guglolibraj)
  • Meyers Großes Personenlexikon, Mannheim 1968, p. 832
  • Bertelsmann Universallexikon, volumo 11, Gütersloh 1990, p. 140

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]