Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko
Aspekto
(Alidirektita el ETH Zuriko)
La Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko (germane Eidgenössisch-Technische Hochschule Zürich, mallongigo ETH Zuriko, ankaŭ nomita en Esperanto Federacia Politeknika Altlernejo) estas politeknika altlernejo de la Svisa Federacio. Ĝi estas unu el la plej famaj politeknikoj de la mondo kaj asociita kun 21 nobelpremiitoj.
La ETH Zuriko posedas 16 departementojn, ofertas 23 studkursarojn bakalaŭrajn, 30 magistrajn kaj multnombrajn postenojn por doktoriĝi en la teknika kaj matematika sektoro. Nuntempe (stato 2012) en la ETH Zuriko estas registritaj ĉirkaŭ 18 000 studentoj el 100 landoj, el tiuj 3800 kandidatoj por doktoriĝo. Laboras ĉe la lernejo pli ol 10 200 personoj kaj ĝi havas 500 profesorajn postenojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Polyball, tradiciriĉa altlerneja danc-plezurkunveno
- Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano
- Universitatoj kaj universitataj altlernejoj de Svislando
- Universitato de Zuriko
Elektitaj personoj de la instituto
[redakti | redakti fonton]- Vilmos Fellner - studento
- Zoltán Kunszt - instruisto
- Sándor Lederer (artokolektisto) - studento
- Péter Mizsey - studento
- Kornél Neuschloss - studento
- Gábor Oplatka - studento, poste instruisto