Pusano
Pusano | |||||
---|---|---|---|---|---|
havenurbo vidindaĵo urbo metropola urbo de Sud-Koreio metropolo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 3 453 198 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 486 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 11′ N, 129° 5′ O (mapo)35.18129.075Koordinatoj: 35° 11′ N, 129° 5′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 30 m [+] | ||||
Areo | 769,83 km² (76 983 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Busan [+] | |||||
Pusano (laŭ la esperantaj vortaroj kiel PIV, inspirite de la tradicia formo Pusan de la latinlitera transskribo de McCune-Reischauer),[1] en la lastaj jaroj ankaŭ Busano (Busan laŭ la reviziita transskribo de la korea publikigita en 2000), en la korea alfabeto 부산 respektive per ĉinaj karaktroj 釜山, estas eksterdistrikta universitata urbo en la sudo de Sud-Koreio. Pusano estas la dua granda urbo en Koreio kaj granda havenurbo. Ĝi havas proksimume 3 720 000 loĝantojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Arkeologoj elfosis tie pli ol 250 ferarmilojn. Ekde la 15-a jarcento la haveno graviĝis, kiel komercejo kun la japanoj. En 1592 la japanoj invadis la landon, la komercado ne ĉesis, eĉ en 1876 la haveno iĝis la unua internacia haveno en Koreio. Pusano estis unu el la malmultaj areoj en Koreio, kiu restis sub la kontrolo de Sud-Koreio dum la Korea milito kaj por iom da tempo ĝi funkciis, kiel provizora ĉefurbo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Pusano situas en la sudorienta pinto de la Korea Duoninsulo sur la marbordo, kiu determinis la evoluon de la tuta grandurbo mem.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Pusano havas humidan subtropikan klimaton. Ekstreme altaj aŭ malaltaj temperaturoj estas maloftaj, tamen kelkfoje katastrofaj ŝtormoj okazis. Oktobro kaj novembro estas la plej komfortaj monatoj kun plaĉaj temperaturoj. La vintroj estas malvarmaj kaj sekaj kun ventoj. Averaĝe neĝas jare po 6 tagoj.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Trafiko
[redakti | redakti fonton]En la haveno ŝipoj kaj pramoj troviĝas. La kontaktoj estas bonaj kun la lando per fervojoj kaj vojoj. Proksime de la urbo internacia flughaveno funkcias. En la urbo ankaŭ metroo liveras la pasaĝerojn.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Kaoŝiung, Tajvano (1966)
- Los-Anĝeleso, Usono (1967)
- Ŝimonoseki, Japanio (1976)
- Barcelono, Hispanio (1983)
- Rio-de-Ĵanejro, Brazilo (1985)
- Fukuoka, Japanio (1989)
- Vladivostoko, Rusio (1992)
- Ŝanhajo, Ĉinio (1993)
- Surabajo, Indonezio (1994)
- Victoria, Aŭstralio (1994)
- Ho-Chi-Minh-urbo, Vjetnamo (1995)
- Tijuana, Meksiko (1995)
- Auckland, Nov-Zelando (1996)
- Valparaiso, Ĉilio (1999)
- Montrealo, Kanado (2000)
- Istanbulo, Turkio (2002)
- Dubajo, Emirlandoj (2006)
- Ĉikago, Usono (2007)
- Sankt-Peterburgo, Rusio (2008)
- Pnom-Peno, Kamboĝo (2009)
- - Mumbai, Barato (2009)
- - Tesaloniko, Grekio (2010)
Esperanto en Pusano
[redakti | redakti fonton]De la 15-a ĝis la 22-a de julio 2017 okazis en Pusano la 50-a ILEI-Kongreso. Aliĝis 196 personoj el 29 landoj. La kongresa temo estis: "Edukado al respektoplena turismo" laŭ la Internacia Jaro de daŭripova Turismo de UN.
Post la kronvirusa pandemio, en Pusano okazis la 54-a Korea Kongreso de Esperanto la 3-an ĝis 6-an de novembro 2022, ĉe la Junulara Gastejo 'Arpina', kun la 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto (AOK) kaj 4-a Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo. Al la korea kongreso de 2022 aliĝis 124 koreoj por la ĉeesta kaj reta partopreno, kaj en la 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto aliĝis malnete 301 personoj.
Esperantistoj en Pusano
[redakti | redakti fonton]- Kim Yongbo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ noto Pusano en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio]