Bicikloŝtelistoj
Bicikloŝtelistoj | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Ladri di biciclette |
Originala lingvo | itala lingvo |
Kina aperdato | 1948, 21 nov. 1948, 24 nov. 1948, 12 dec. 1949, 13 dec. 1949 |
Ĝenro | drama filmo, arta filmo |
Kameraado | Carlo Montuori |
Reĝisoro(j) | Vittorio De Sica |
Produktisto(j) | Vittorio De Sica • Giuseppe Amato |
Scenaro | Cesare Zavattini • Vittorio De Sica • Suso Cecchi d'Amico • Oreste Biancoli • Gerardo Guerrieri • Gherardo Gherardi • Adolfo Franci |
Loko de rakonto | Romo |
Muziko de | Alessandro Cicognini |
Rolantoj | Lamberto Maggiorani • Enzo Staiola • Lianella Carell • Gino Saltamerenda • Elena Altieri • Carlo Jachino • Fausto Guerzoni • Sergio Leone • Memmo Carotenuto • Nando Bruno • Checco Rissone • Umberto Spadaro • Eolo Capritti |
Honorigoj | National Board of Review: Top Ten Films • National Board of Review Award for Best Film • Listo de Honoraj Oskar-premiitoj |
IMDb | |
Ladri di biciclette (Bicikloŝtelistoj), (publikigita laŭ la nomo The Bicycle Thief en Usono),[1] kio kondukis same erare en multaj landoj al titolo kiel Bicikloŝtelisto, estas filmo de 1948 reĝisorita de Vittorio De Sica. La filmo sekvas la historion de malriĉa patro kiu serĉas en la Romo de post la Dua Mondmilito sian ŝtelitan biciklon, sen kiu li perdus la ĵus trovitan laboron kiu estus la savo de sia juna familio. En tiu serĉado iras kun li lia knaba filo, kiu estas ĉefa celo de la kompato de la publiko.
Adaptita por la kino fare de Cesare Zavattini el romano de Luigi Bartolini, la ĉefaj aktoroj estas Lamberto Maggiorani kiel la senespera patro kaj Enzo Staiola kiel kompatinda knabo. Bicikloŝtelistoj estis unu el la majstroverkoj de itala novrealismo. La filmo ricevis Honoran Oskar-premion en 1950 kaj, ĝuste kvar jarojn post ties publikigo, ĝi estis konsiderita la plej granda filmo el ĉiuj tempoj fare de la gazeto Sight & Sound pere de enketsondado inter filmofaristoj kaj kritikistoj;[2] dekkvin jarojn poste la sama enketsondado rangis ĝin inter la plej grandaj filmoj el ĉiuj tempoj.[3] Ĝi estas ankaŭ unu el la dek pintoj inter la 50 filmoj kiujn oni devus vidi je aĝo de 14 fare de la Brita Kininstituto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Crowther, Bosley (13a de Decembro, 1949). The Bicycle Thief (1948) THE SCREEN; Vittorio De Sica's 'The Bicycle Thief,' a Drama of Post-War Rome, Arrives at World. The New York Times.
- ↑ Ebert, Roger, "The Bicycle Thief / Bicycle Thieves (1949) review", 19a de Marto, 1999. Kontrolita 20a de Julio, 2010. Arkivigite je 2011-11-05 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-12-07. Alirita 2022-10-22 .
- ↑ Sight and Sound Top Ten Poll Arkivigite je 2017-02-01 per la retarkivo Wayback Machine, director's list 2002. Laste alirita: 2014-01-19.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Bicikloŝtelistoj en Interreta filma datumbazo (angle)
- Bicycle Thieves disponeblas por senpaga elŝuto en Retarkivo [pliaj] (Germana dialogo)
- Bicycle Thieves eseo ĉe Criterion Collection de Godfrey Cheshire ("Bicycle Thieves: A Passionate Commitment to the Real")
- Bicycle Thieves eseo ĉe Criterion Collection de Charles Burnett ("Bicycle Thieves: Ode to the Common Man")
- Bicycle Thieves video film review ĉe YouTube de A. O. Scott (The New York Times) ĉe YouTube
- Bicycle Thieves trailer ĉe YouTube