[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Barasingo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Barasingo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Cervedoj Cervidae
Subfamilio: Cervenoj Cervinae
Genro: Rucervus
Specio: R. duvaucelii
Rucervus duvaucelii
G. Cuvier, 1823
Konserva statuso
flave: ĝenerala arealo en la pasinteco. ruĝe: arealo de R.d. duvaucelii verde: arealo de R.d. branderi nigre: arealo de R.d. ranjitsinhi
flave: ĝenerala arealo en la pasinteco.
ruĝe: arealo de R.d. duvaucelii
verde: arealo de R.d. branderi
nigre: arealo de R.d. ranjitsinhi
flave: ĝenerala arealo en la pasinteco.

ruĝe: arealo de R.d. duvaucelii
verde: arealo de R.d. branderi

nigre: arealo de R.d. ranjitsinhi
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Barasingo (Rucervus duvaucelii), nomata ankaŭ marĉocervo, estas specio de cervoj kiu loĝas en la Hinda subkontinento. Populacioj de norda kaj centra Barato estas fragmentataj, kaj krome estas du izolataj populacioj en sudokcidenta Nepalo. Ĝi formortis el Pakistano kaj Bangladeŝo.[1]

La specia nomo memorigas pri la franca naturalisto Alfred Duvaucel.[2]

Bildo de barasinga kornaro.[3]

Tiu marĉocervo diferencas el aliaj hindiaj cervospecioj en tio ke iliaj kornoj portas pli ol tri pintoj. Pro tiu distinga trajto ĝi estas nomita bārah-singgā, kun la signifo "dekdu-kornoj" en Hindustana lingvo.[4] Maturaj maskloj kutime havas 10 ĝis 14 kornopintojn, kaj kelkaj havis ĝis 20.[5]

En Asama lingvo, barasingo estas nomata dolhorina; el kiu dol signife marĉo, kaj de tie la nomo marĉocervo.

  1. Duckworth, J. W.; Kumar, N.S.; Pokharel, C.P.; Baral, H. S. & Timmins, R. J. (2015). "Rucervus duvaucelii". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. 2015: e.T4257A22167675. Alirita la 27an de majo 2020.
  2. Cuvier, G. (1823). Recherches sur les ossemens fossiles de quadrupèdes. Tome Quatrième (Nouvelle édition ed.). Paris, Amsterdam: Dufour & d'Ocagne.
  3. Blanford, W. T. (1888–1891). The fauna of British India, including Ceylon and Burma. Mammalia. Taylor and Francis, London.
  4. Lydekker, R. (1888–1890). The new natural history Volume 2. Printed by order of the Trustees of the British Museum (Natural History), London.
  5. Prater, S. H. (1948). The book of Indian animals. Oxford University Press. (10a eld.)

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • M. Acharya, M. Barad, S. Bhalani, P. Bilgi, M. Panchal, V. Shrimali, W. Solanki, D.M. Thumber. Kanha Chronicle. Centre for Environment Education, Ahmadabado, kunlabore kun la usona Nacia Parka Agentejo.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]