[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

Batavianoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batavianoj
etno • etno en Indonezio • Indoneziaj indiĝenoj
Indonezianoj
Suma populacio
6 900 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

Batavianoj (en batavia: اورڠ بتاوي orang Betawi aŭ انق بتاوي anak Betawi aŭ قوم بتاوي kaum Betawi aŭ ورݢ بتاوي warga Betawi; en indonezia: suku Betawiorang Betawi) estas etna grupo indiĝena de la indonezia insulo Javo.

La bataviana tradicia geedziĝa kostumo vidigas araban kaj ĉinan influojn en la bataviana kulturo

La nomo Betawi estas derivita de la antaŭa nomo de Ĝakarto, Batavio (Batavia), kiu estis uzata en la nederlanda kolonia erao. Multaj malprave komprenas, ke Betawi estas uzata nur por la etnonimo kaj Batavia por la toponimo. Fakte, en multaj dokumentoj la nomo Betawi estas ankaŭ uzata kiel la sinonimo de Batavia en diversaj regionaj lingvoj, kiel malaja, java, eĉ iafoje ankaŭ estas uzata kiel la sinonimo de Batavia en nederlandaj tekstoj.[1][2][3][4][5] Tial la nomo estas uzata kaj etnonime kaj toponime.

Tial la etnonimo estas pli bone esperantigita kiel batavianoj, aludante al 'la etna grupo de Batavia', kun la sufikso -an- por diferencigi ilin kun la batavoj, antikva okcident-ĝermana gento.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Kun proksimume 7 milionoj da personoj,[6] ili formas la sesan plej grandan etnan grupon en Indonezio. Ili loĝas ĉefe en la regiono de la Granda Ĝakarto (Jakarta Raya) aŭ pli precize en Ĝakarto, Bekasio, Depoko, Tangerango kaj la norda parto de Bogoro.

La etna grupo povas esti apartigata en tri subgrupojn:[7][8]

  1. Betawi Kota (en urba batavia: Betawi Kotè) "la urbaj batavianoj" loĝas en la centro de la urbo Ĝakarto. Ili havas urban tradicion.
  2. Betawi Pinggiran "la antaŭurbaj batavianoj" loĝas en la antaŭurba areo de Ĝakarto, ekzemple en Orienta Ĝakarto, Suda Ĝakarto kaj Okcidenta Ĝakarto. Ili havas tradicion, kiu estas pli influita de la islama tradicio.
  3. Betawi Udik "la kamparaj batavianoj" loĝas en la urboj ĉirkaŭ Ĝakarto, ekzemple en Bekasio, Depoko, la norda parto de Bogoro kaj Tangerango. Multaj tradiciaj artoj naskiĝis en ĉi tiuj regionoj, ekzemple: muziko de gambang kromong, teatraĵo de lenong ktp.

Majoritato de batavianoj identigas sin kiel islamanoj, kaj minoritato kiel kristianoj (precipe katolikoj), budistoj kaj konfuceistoj. Tamen, la kulturo de batavianoj estis tre influita de la javana, sundana, malaja, araba kaj ĉina kulturoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Iken, D. (1893) Hikajat kompeni orang wolanda di Hindia timoer ini (malaje). Amsterdamo: J. Tak & Zoon.
  2. Sastradarma, R. A. (1867) Cariyos Nagari Batawi (jv). Batavio: Landsdrukkerij.
  3. van Gelder, W. (1919) Atlas sekolah Hindia Nederland (malaje). Hago: J. Smulders & Co.
  4. Dé-lilah. (1900) B.B. kongsie : roman uit de Indische ambtenaarswereld 1 (nederlande). Utreĥto: H. Honig.
  5. du Perron, E. (1988) Manuscript in een jaszak gevonden. Kroniek van de bekering van Bodor Guíla Buitenlander (nederlande). Zutphen: Nauta bv.
  6. Statistiko de Indonezio. (2011) Kewarganegaraan, Suku Bangsa, Agama, dan Bahasa Sehari-hari Penduduk Indonesia: Hasil Sensus Penduduk 2010 (indonezie). Ĝakarto: Badan Pusat Statistik.
  7. Knörr, J. (2014) Creole Identity in Postcolonial Indonesia (angle). Novjorko: Bergaghn Books. ISBN 978-1-78238-268-3.
  8. Chaer, A. (2015) Betawi Tempo Doeloe: Menelusuri Sejarah Kebudayaan Betawi (indonezie). Ĝakarto: Masup Jakarta. ISBN 9786027200111.