Cascavel (Paranao)
Cascavel | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Brazilo urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 85816-000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 348 051 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 166 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 24° 57′ S, 53° 27′ U (mapo)-24.955833333333-53.455Koordinatoj: 24° 57′ S, 53° 27′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 781 m [+] | ||||
Areo | 2100,831 km² (21 008 3.1 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cascavel (Paraná) [+] | |||||
Cascavel estas municipo kaj universitata urbego de la brazila subŝtato Paranao. La loknomo signifas portugale: Bojsiningo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Loĝantaro: 305.615 (en 2013)
- Supermara alteco: 781 m
- Areo: 2100 km²
- Telefonkodo: (+55) 45
- Poŝtkodo: 85816-000
- Horzono: UTC -3 (somera tempo: UTC -2)
- 24° 57′ 20″ S 53° 27′ 19″ U / 24.95556 °S, 53.45528 °U (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Cascavel situas sur altebenaĵo en suda parto de la lando. Curitiba troviĝas 428, Campo Grande 514, Porto Alegre 608, Campinas 688, San-Paŭlo (urbo) 712, Guarulhos 722, Goiânia 1019, Nova Iguaçu 1048, Rio-de-Ĵanejro 1065, São Gonçalo 1088, Belo Horizonte 1128, Braziljo 1172, Salvador de Bahio 2057, Teresina 2485, Manaus 2528, Maceió 2532, Belém 2668, São Luís 2683, Recife 2723, Natalo (Brazilo) 2886 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Antaŭ alveno de hispanoj en 1557 indianoj loĝis en Paranao. La hispanoj fondis urbon en la proksimeco. La vilaĝo komencis formiĝi en 1928, sed la loko jam estis inkludita en armeaj mapoj de 1924. En la sekvaj jardekoj multe da poloj, germanoj, italoj kaj aliaj alvenis. Ili hakis la arbojn, sekve la arbaroj estis malplenigitaj, la tero iĝis disponebla al agrikulturo. En 1938 Cascavel iĝis administra distrikto, en 1951 ĝi memstariĝis. En la malfruaj 1970-aj jaroj industriigo komenciĝis kune kun pliigita agrikultura agado kaj altiĝantaj servoj.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En apudaĵo de Cascavel oni kultivas cerealojn, sojfabojn, tritikojn, maizojn, rizojn, kotonojn, fabojn, gravas bredado de kokinoj, porkoj, brutoj. La ĉefindustrioj estas nutraĵprilaborado, kemiaĵoj, metalurgioj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Cascavel situas en subtropika klimato kun mildaj aŭ varmaj someroj. La averaĝa jara temperaturo estas 19 °C. Averaĝe pluvas jare po 1965 mm. En ĉiuj monatoj pluvas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Cascavel havas flughavenon. La urbego estas finstacio de fervoja linio, kiu iras al la fora haveno. El Cascavel kuras 4 signifaj vojoj (2 al limpasejoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- portugale Oficiala paĝo
- portugale Asocio de Municipoj de Paranao
- angle mapo, distancoj Arkivigite je 2022-04-05 per la retarkivo Wayback Machine