Ĵalalabato
Aspekto
Ĵalalabato | |||
---|---|---|---|
urbo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 89 004 (2009) [+] | ||
Loĝdenso | 1 011 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 56′ N, 72° 59′ O (mapo)40.937572.98611111Koordinatoj: 40° 56′ N, 72° 59′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 763 m [+] | ||
Areo | 88 km² (8 800 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+06:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Jalalabat [+] | |||
Ĵalalabato – kirgize Жалалабат ["Ĵalalabat"], ruse Джалал-Абад [Ĝalal-Abad"], esperantigite foje nomata Ĵalalabato laŭ la kirgiza formo, foje ankaŭ Ĝalalabado laŭ la en eksa Sovetunio hegemonia ruslingva formo – estas urbo de proksimume 89 000 loĝantoj en la sudokcidento de Kirgizio. Politike, ĝi situas en samnoma provinco Ĵalalabat kaj estas la administra, ekonomia kaj kultura centro de la provinco. Geografie, la urbo situas ĉe la nordorienta rando de la Fergana valo borde de la rivero Kurgart, rande de la Babaŝ-Ata-montoj, tre proksime de la limo al Uzbekio. Du trionoj de la urbaj loĝantoj estas uzbekoj.