Stacio Akasaka-mitsuke
Aspekto
Akasaka-Mitsuke 赤坂見附 | |||||||||||||
Kajoj 1 kaj 2, marto 2005 | |||||||||||||
underground metro station • interŝanĝejo | |||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||||||||
Lando | Japanio | ||||||||||||
Urbo | Tokio | ||||||||||||
Situo | Kvartalo Minato-ku | ||||||||||||
Geografia situo | 35° 40′ 37″ N, 139° 44′ 14″ O (mapo)35.676821139.737119Koordinatoj: 35° 40′ 37″ N, 139° 44′ 14″ O (mapo) | ||||||||||||
Ecoj | |||||||||||||
Tipo | subtera | ||||||||||||
Historio | |||||||||||||
Malfermo | 18a de novembro 1938 | ||||||||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||||||||
Kodo | ツケ | ||||||||||||
| |||||||||||||
Stacio Akasaka-Mitsuke (japane 赤坂見附駅 [akasaka-micuke eki]) estas metroa stacio de la metroa reto Tokyo Metro en Tokio, Japanio. Ĝi servas 2 liniojn: Linion Ginza kaj Linion Marunouchi. La stacio situas en Kvartalo Minato-ku apud la bordo kun Kvartalo Chiyoda.
Historio
- 18a de novembro 1938: malfermo de stacio sur la linio Ginza.
- 15a de marto 1959: malfermo de stacio sur la linio Marunouchi.
Kajoj
La linioj Ginza kaj Marunouchi havas komunajn insulajn kajojn. Je ĉiu kajo estas samdirekta trafiko. La kajoj situas sur malsamaj etaĝoj (al Shibuya/Shinjuku — supre).
Reto | N-ro | Linio | N-ro de stacio | Direkto | Tipo |
---|---|---|---|---|---|
Tokyo Metro | 1 | Linio Ginza | G-05 | al Shibuya | insula kajo |
2 | Linio Marunouchi | M-13 | al Shinjuku | ||
3 | Linio Ginza | G-05 | al Asakusa | insula kajo | |
4 | Linio Marunouchi | M-13 | al Ikebukuro |
Apudaj stacioj
- Stacio Nagatachō (subtera transirejo):
- Linio Yūrakuchō (Tokyo Metro): Y-16
- Linio Hanzōmon (Tokyo Metro): Z-04
- Linio Namboku (Tokyo Metro): N-07
(Por transiri inter la stacioj ne necesas trairi tra bilet-pordo).