[go: up one dir, main page]

Saltu al enhavo

C3-tipa fotosintezo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.

Ĉi tiu artikolo estas pri plantoj. Pri la aliaj signifoj de la dusigna kombino vidu apartigilon C kun nombro


En la tera historio estiĝis komence la C3-plantoj. Ilia ŝlosila enzimo estas la Ribuloz-bisfosfat-karboksilazo (Rubisko), aperis en la evolucio, kiam la atmosfero abundis je karbona dioksido (CO2) kaj malabundis je oksigeno. En tiu medio la asimilado ne trafis problemojn, ĉar apenaŭ estiĝis perdo ĉe fotorespirado - fiksado de O2 , ellaso de CO2 -. La karbondioksid-fiksado okazas per rubisko-reakcio ĉe ribulozo 1.5-bisfosfato (mallonge RubP2). La tie estiĝintaj intermaterialoj estas tre nestabilaj kaj disfalas spontane je du molekuloj de 3-fosfoglicerato (mallonge 3-PG), la unua percebtebla interprodukto de la C3-plantoj. La 3-PG enhavas 3 karbonojn, el kio venas la nomo de tiuj plantotipoj. Vidu: C4-plantoj, karbondioksid-fiksado

retpaĝoj

[redakti | redakti fonton]