Brenner
Brenner (Brennero) | |||
komunumo de Italio vd | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | Italio | ||
Regiono | Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo | ||
Provinco | BZ Sudtirolo | ||
Geografia situo | 46° 56′ N, 11° 27′ O (mapo)46.93890611.445172Koordinatoj: 46° 56′ N, 11° 27′ O (mapo) | ||
Alto super marnivelo | 1374 [+] m | ||
Areo | 114 km² | ||
Loĝantaro | 2328 (2023) | ||
Loĝdenso | 20 loĝantoj/km² | ||
Najbaraj komunumoj | Ratschings (Racines), Pfitsch (Val di Vizze) kaj Sterzing (Vipiteno) | ||
Patrono | Sankta Valenteno | ||
Festa tago | 14-a de februaro | ||
Nomo de loĝantoj | Brennerer germane kaj brennerini itale | ||
Poŝtkodo | 39041 | ||
Imposta kodo | B145 | ||
Kodo laŭ ISTAT | 021010 | ||
Telefona prefikso | 0472 | ||
Estro | |||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||
| |||
Brenner - jen germane, ladine Prëner, por kiu aldona itallingva nomo Brennero estis elektita dum la unua duono de la 20-a jarcento - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 2 328 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Ratschings (Racines), Pfitsch (Val di Vizze) kaj Sterzing (Vipiteno).
Sian nomon la komunumo donas al la Montpasejo Brenero, la plej malalta montpasejo tra la centraj Alpoj, tra kiu kondukas grava fervoja linio, ŝoseo kaj aŭtovojo. Je la italia flanko la ŝoseo nomiĝas SS 12, je la aŭstria 182. La aŭtovojo havas kiel eŭropa ŝoseo la numeron E 45; en la aŭstria sistemo ĝi estas A 13, en la italia A 22.
Lingva distribuo
La plejmulto de la loĝantoj (80,9%) parolas la germanan kiel denaska lingvo, 18,6% parolas denaske la italan kaj 0,5% la ladinan.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (germane kaj itale)