La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Mitileno[1] (grekeΜυτιλήνη, prononco nun Mitilíni, prononco en la malnovgrekaMitiléne, turkeMidilli,[2]latineMytilenae) estas la ĉefurbo de la greka insulo Lesbo (kiu antaŭe en la 20-a jarcento ankaŭ foje nomatis laŭ la urba nomo Mitileno). La marhavena urbo situas borde de la Egea Maro, ĉe monteta deklivo. Ĝi apartenas al la administra regiono Norda Egeo kaj al la regiona unuo Lesbo.
Kun komerca haveno, Mitileno akiris sian plej grandan prosperecon dum la 6-a kaj 7-a jarcentoj a.K., malpliiĝanta en la Mezepoko. Inter la jaroj 1462 kaj 1912 estis okupita de la turkoj. Nuntempe havas fabrikojn de tabako, teksaĵoj kaj ledo. Ĝi havas loĝantaron de proksimume 36 000 loĝantoj. Ĝi estas ĉirkaŭita de fekunda tero. Estas montoj norde kaj okcidente de la urbo.
↑La marbordo de Turkio de la urba limo per rekta vojo tra la Egea Maro distancas nur 16 kilometrojn, tial ĉi tie pravigeblas ankaŭ mencio de la turka nomigo de la urbo.