Žabokreky nad Nitrou
Žabokreky nad Nitrou | |
hungare: Nyitrazsámbokrét | |
municipo | |
Kastelo en Žabokreky nad Nitrou
| |
|
|
Oficiala nomo: Žabokreky nad Nitrou | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Distrikto Partizánske |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Stredné Ponitrie |
Rivero | Nitra |
Situo | Žabokreky nad Nitrou |
- alteco | 192 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 37′ 26″ N 18° 18′ 04″ O / 48.62389 °N, 18.30111 °O (mapo) |
Areo | 6,976874 km² (697,69 ha) |
Loĝantaro | 1 654 (31.12.2011) |
Denseco | 237,07 loĝ./km² |
Orogenenezo montariĝo |
Tribeč |
Unua skribmencio | 1291 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 958 52 |
Telefona antaŭkodo | +421-38 |
Aŭtokodoj | PE |
NUTS | 505803 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Žabokreky nad Nitrou | |
Retpaĝo: www.zabokrekynadnitrou.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Žabokreky nad Nitrou, hungare Nyitrazsámbokrét estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trenčín, en Distrikto Partizánske.
Situo
Žabokreky nad Nitrou situas en valo de Nitra (rivero), laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nitra-Partizánske. La lasta troviĝas 6 km.
Historio
La komunumo estis loĝata dum la neolitiko. En la 8-a jarcento la regiono apartenis al Grandmoravia Regno. La unua mencio devenis el 1291 en formo ’’Sabakereky’’, tiam la kampoj apartenis al familio Zsámbokréty (ĵAmbokrEti), poste en la 14-a jarcento al kvazaŭreĝo Mateo Csák. Post jarcento okazis oftaj bataloj kontraŭ husanoj. La turkoj atakis la vilaĝon en 1530, sed la burgo kontraŭstaris. Poste dum la malstabila politika erao fratoj Podmaniczky okupis la burgon. Ili estis tiutempaj banditoj. Post formorto de la fratoj la vilaĝo impostis al Habsburgoj kaj samtempe al Turka Imperio. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a ofte okazis bataloj apud la komunumo. Okazis ĥolero en 1831. En nekonata tempo la komunumo iĝis kampurbo. En la 19-a jarcento la kampoj apartenis al familio Petrikovics (petrikoviĉ), kiuj trakonstruis la burgon. En 1910 en la urbeto loĝis 1091 da loĝantoj, (583 slovakoj, 412 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la urbeto apartenis al Hungario, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitrazsámbokrét, kies distriktejo estis. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko. En 2001 loĝis tie 1628 da homoj, (1596 slovakoj).
Vidindaĵoj
- Katolika preĝejo de 1913
- Restaĵo de mezepoka turo, trakonstruita por loĝdomo en la 20-a jarcento
- Klasikisma nobeldomo de 1840
- Maŭzoleo de 1910
Famuloj
En la iama Nyitrazsámbokrét mortis hungara reĝa juĝisto Sándor Dillesz.