sata
Aspekto
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | sata | sataj |
Akuzativo | satan | satajn |
Vorterseparo |
- sat + a
Signifoj |
- ne manĝobezona, kun kontentigita manĝbezono, manĝinta sufiĉe
- kun plene kontentigita deziro
- li mortis profundaĝa kaj sata de vivo[1];
- li estas sata je volupto, de plezuroj.
Derivaĵoj |
- sate - en sata maniero
- sati (ntr) - senti sin sata, esti sata
- satigi - fari iun sata
- satiĝi - iĝi sata
- muso satiĝis, faruno malboniĝis[1];
- vi malĉastis kun ili kaj tamen ne satiĝiŝ;
- liaj okuloj ne povis satiĝi je la vidado; satiĝinta de la vivo[1].
- ĝissate - tiel, ke oni plene satiĝu
- manĝante panon ĝissate[2].
- malsata - sentanta manĝobezonon
- malsati - senti sin malsata
- malsato - bezono manĝi
- malsatego - granda ĝenerala malsato.
- malsatigi - fari iun malsata
- la spekulaciantoj pri la greno malsatigis la popolon.
- malsatiĝi - iĝi malsata
- ŝi alvokis ĉiujn malsatiĝintajn paserojn, por ke ili trovu ĉi tie manĝaĵon[1].
- malsatmorti - morti pro malsato
- mallertuloj, defendantaj sin kontraŭ malsatmorto[1].
- malsatstriko - publika protesto, kiun kaptito, viktimo de maljustaĵo kaj similaj faras, volonte malsatigante sin dum pli-malpli longa tempo.
- nesatigebla. Tia, ke oni ne povas tiun satigi
- nesatigebla faŭko, sciavido.
- supersatigi. Pli ol normale satigi
- la ventkoko estis, kiel oni tion nomas, supersatigita[1].
Deveno |
- el la germana satt, mez- kaj malvovaltgermana sat, ĝermana *sada-, komparu samsignifan nederlandan zat → nl, gotika saþs, malnovangla sæd (el kiu devenas la angla sad → en, „malgaja“); el la hindĝermana *sat, komparu samsignifan latinan satur → la, kaj la litovan sotus → lt[4]
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |
- Ĉefred. G. Waringhien, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), SAT: Paris, 2005 -- kapvorto "sata".
- La Simpla Vortaro, „sata“.
- Majstro, la Esperanta multlingva tradukvortaro: „sata“.
- Tatoeba, la fraza tradukvortaro, frazoj kun tradukoj al aliaj lingvoj "sata"
- ↑ 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 1,12 1,13 1,14 1,15 1,16 1,17 1,18 1,19 1,20 1,21 1,22 1,23 1,24 1,25 1,26 1,27 1,28 1,29 El la verkaro de L.L. Zamenhof
- ↑ 2,0 2,1 2,2 2,3 El la Hebrea Biblio (Malnova Testamento) laŭ la Londona Biblio.
- ↑ El la verkaro de Kazimierz Bein
- ↑ Etymologisches Wörterbuch der deutschen Sprache. 25., durchgesehene und erweiterte Auflage. Walter de Gruyter, Berlin/Boston ISBN 978-3-11-022364-4, DNB 1012311937